Jam 25.000 lernantoj de Esperanto ĉe Duolingo
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.britain |
|---|---|
| Organization | EsperantoLand |
| Message-ID | <[email protected]> |
Jam 25.000 lernantoj de Esperanto ĉe Duolingo (Reta lingvolernejo kun cent milionoj da lernantoj) Ĉi-matene la Esperanto-kurso por angla-parolantoj en la lingvolerna retejo Duolingo atingis 25 000 lernantojn . Tio estas fulmrapida evoluo dum nur du semajnoj ekde ĵaŭdo, 28-a de majo. La 14-a lingvo, kiun Duolingo instruas http://www.liberafolio.org/jam-25-000-lernantoj-de-esperanto-ce-duolingo/image/image_view_fullscreen http://www.liberafolio.org/jam-25-000-lernantoj-de-esperanto-ce-duolingo/image/image_view_fullscreen Ĉu vi vere pretis kredi tion, kiam unue la iniciatinto de Duolingo , Luis von Ahn, en prelego flanke menciis antaŭ tri jaroj, ke homoj petadas Esperanto-kurson? Kiam poste estis voĉdonadoj, kiu lingvo aldoniĝu, kaj Esperanto estis pli kaj pli favorata... Kiam fine en septembro 2014 internacia teamo sub gvido de Chuck Smith kaj Ruth Kevess-Cohen komencis adapti la Duolingo-kurson al Esperanto... Sed ja okazis! La kurso fulmrapide kreas Esperanto-parolantojn Fakte la kurso allogas ne nur lernantojn - ĝi eĉ kreas verajn Esperanto-parolantojn post kompleta tralaborado de la ekzercoj. Rigardu ekzemple la intervjuon kun la nederlandanino Marijke post ses tagoj da lernado, . La prezidanto de TEJO, Łukasz Żebrowski, komentas: – La nombro de eklernintoj de Esperanto en Duolingo estas vere impona! Ni aŭdis, ke estis multaj petoj al Duolingo pri Esperanto, sed ni ne supozis, ke la interesiĝantoj tiom rapide iĝos realaj lernantoj. TEJO aparte prizorgos la kurso-partoprenantojn: – Al ĉiuj, kiuj pretas provi sian lingvokonon, ni ĝojas sendi ciferecan numeron de nia socikultura revuo Kontakto. . Ni tre ĝojas, ke ni povas kontribui al ĉi tiu sukceso, kaj ni invitas ĉiujn daŭrigi sian aventuron kun Esperanto! Legu plu ĉe http://www.liberafolio.org/jam-25-000-lernantoj-de-esperanto-ce-duolingo Amike Lu Wunsch-Rolshoven -- Lu Wunsch-Rolshoven EsperantoLand Internaciaj ferioj http://www.esperanto.land SOMERE Novjara Renkontiĝo (NR) Novjara Internacia Semajno (NIS) Libroservo Amaskomunikilaj rilatoj __._,_.___ ---------- Posted by: Lu Wunsch-Rolshoven <[email protected]> ---------- Visit Your Group https://groups.yahoo.com/neo;_ylc=X3oDMTJkam9qZHJlBF9TAzk3NDc2NTkwBGdycElkAzM4NjcwNTgEZ3Jwc3BJZAMxNzA1MjEzOTk3BHNlYwNmdHIEc2xrA2dmcARzdGltZQMxNDM0MDUwNDcy • Privacy • Unsubscribe • Terms of Use __,_._,___
(unnamed)
(image/jpeg, 5.4 KB) - not displayed