Ĉu ankoraŭ miskomprenoj pri "Bal kana Verda Stelo"?

"'Johan Derks' [email protected] [esper-brit]" <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Message-ID <C4A2B067024E4C19B003EE989E6E50F6@derks323e21010>
Okazis, ke de esperantisto mi ricevis la demandon:
Mi ne komprenis ĉu temas pri surpapere presita aŭ reta revuo. En la unua kazo, mi devas komuniki mian poŝtan adreson, 

en la dua mi devas havi aliron al difinita retejo aŭ la revuo estas sendata pdf-e al mia retadreso. Kiu estas la ĝusta interpreto?

 

Tio devigas min ankoraŭ esti pli preciza en miaj komunikoj:

Jam aperis du paperaj numeroj de Balkana Verda Stelo, la nulnumero (2015-0) kaj la septembra numero (2015-3), ambaŭ de 40 paĝoj.

 

Ili estas aparte mendebla per transpago de 5 eŭroj al la konto de BVS ĉe UEA: bvst-n (unu el la kontoj de UEA: NL72 INGB 0000 3789 64)

Sendu mesaĝon al [email protected] kun enhavo "Bonvolu transpagi S eŭrojn el mia konto ........... al la konto de Balkana Verda Stelo bvst-n

kun mencio M" kun kopio al [email protected]. Mia fizika adreso estas ..............."

 

teksto de M kaj S:

nulnumero: 5 eŭroj, septembra numero: 5 eŭroj, ambaŭ numeroj: 10 eŭroj
abono por unu jaro: 16 eŭroj; abono por du jaroj AŬ du samadresaj numeroj por unu jaro: 30 eŭroj;

abono por tri jaroj AŬ tri samadresaj abonoj por unu jaro: 44 eŭroj;

abono por du jaroj por du samaj adresoj: 58 eŭroj

 

La protektita versio de la septembra numero montras koruptitan tekston (tamen legebla kun peno), 

por ke vi havu impreson pri la kvalito de la artikoloj kaj de la fizika aspekto, eĉ povas rigardi ĉiujn fotojn.

Provu, se vi volas, legi ĝin ......

 

La revuo fokusiĝas al 11 landoj en sudorienta Eŭropo, kie la landaj revuoj preskaŭ ĉiuj malaperis pro la krizo de la movado kaj malriĉeco,

Ĝi havas eŭropan dimension ĉar volas esti ekzemplo de strebado al regiona kunlaborado inter naciaj movadoj.

Tiel en la septembra numero mi vaste traktis la problemon de rifuĝintoj en Balkanio.

 

Ĝis nun ekabonis sep personoj, simptomo de la agonianta movado en sudorienta Eŭropo.

Abonado kaj kunlaborado de esperantistoj el tuta Eŭropo estas esenca por sukceso de la projekto.

Proponoj de kontribuoj por la decembra numero estas bonvenaj ĝis la 15a de novembro.
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.