Bonvolu sendi salut-mesaĝon al ĉina universitat o
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.britain |
|---|---|
| Message-ID | <[email protected]> |
John Victor David estas esperantisto kaj samtempe respondeculo pri kunlaborado kun eksterlando de la ĉina universitato Wuhan Technology and Business University (Mi ne povas transskribi la ĉinan nomon). Nun li estas kreanta en tiu universitato Esperanto-Asocion, kiu ĉefe okupiĝas pri kontaktoj inter studentoj ĉinaj kaj eksterlandaj. Bonvolu sendi al li bondeziran mesaĝon pro la kreado de ĉi tiu Esperanto-Asocio al la ret-adreso <[email protected]>. Amike Renato