*Mallonge:* La aktuala aliĝperiodo de NR kaj NIS finiĝas en merkredo,
30-a de septembro.
Jen la aliĝilo, http://www.esperantoland.org/nr/alighilo.shtml#alighilo
Kaj multan dankon, se vi jam aliĝis - same kiel entute jam 94 homoj el
deko da landoj :)
http://www.esperantoland.org/nr/partoprenantoj_nr14.php
Pli longe:
Ĉu festi novjare en Saarbrücken?
Jen ni invitas al la 14-a Novjara Renkontiĝo (NR) kaj 7-a NIS
27-a de dec. 2015 ĝis 3-a de jan. 2016
*Saluton :)*
Ĵus la kalendaro memorigas nin, ke la somero bedaŭrinde finiĝas. Baldaŭ
estos vintro - ankaŭ tute bona sezono por kunveni en Esperantujo :)
La *14-a Novjara Renkontiĝo (NR)* okazos en *Saarbrücken*, tuj apud
Francio. Taŭga regiono por internacia kunveno, ĉu ne? Ekzemple trajnoj
el Parizo bezonas eĉ ne du horojn...
Por familioj kaj "nefamilioj"
Multaj el vi jam aliĝis kaj antaŭĝojas denove kunveni en internacia
rondo. Aliĝis ankaŭ jam trideko da infanoj kaj junuloj, fine kutime
estas sesdeko - jes, NR kaj NIS estas tre taŭgaj por familioj, estas
multaj programofertoj por infanoj, tiel ke la gepatroj povas iom
senzorge ĝui la kunestadon kun samaĝuloj.
Sed certe NR ne estas nur por familioj. Bonvenas ĉiu sendepende de la
aĝo kaj fakte kutime trideko da partoprenantoj estas "nefamilioj" -
unuopuloj kaj paroj sen (ĉeestantaj) infanoj.
7a Novjara Internacia Semajno (NIS) por junuloj
Dum la pasintaj jaroj Novjara Internacia Semajno (NIS) establiĝis kiel
kunveno por junuloj ĉe la okcidenta rando de Germanio, ĝis nun ĉefe
inter proks. 12 kaj 20 jaroj. Pro la longa distanco al la ĉi-jara JES
kelkaj pli aĝaj junuloj jam anoncis sian partoprenemon...
Formiĝis en NIS internacia grupo de dudeko da junuloj, kiuj vivas sian
propran ritmon laŭ siaj deziroj. NIS estas ideala kunveno, kiam gepatroj
kaj junulaj infanoj volas komune ferii, sed tamen havi sian apartan
programon. Sed kompreneble kelkaj pli aĝaj junuloj afable permesas al
siaj gepatroj ferii aliloke...
Skolta ekskurso
Ĉi-jarfine la Verdaj Skoltoj planas dutagan ekskurson dum la semajno.
Estos orientiĝa marŝado kun serĉado, memkuirado, tranoktado en iu
dometo... Certe Valère Doumont sperte kaj bele aranĝos tion.
Koncertoj dum NR
Ĉi-jare planas viziti nin kaj koncerti por ni /Ĵomart kaj Nataŝa/, kiuj
jam pli frue ĝuigis nin dum pluraj NR-oj. Pliaj muzikaj ofertoj estas
preparataj.
Prelegoj, laborgrupoj, promenoj...
Kiel kutime estos proks. okdeko da diversaj ofertoj dum la semajno -
prelegoj pri plej diversaj temoj, laboraj kaj diskutaj rondoj, promenoj
por iom senstreĉiĝi ekster la domo...
Kaj kompreneble estos kafejo por libere babili kun malnovaj amikoj kaj
novaj konatoj.
Lingvo-kursoj
... okazos, kiel ĉiam, en diversaj niveloj, por komencantoj,
progresantoj, konversacia rondo.
Veraj lingvokursoj por infanoj kaj junuloj supozeble ankaŭ ĉi-jare ne
estos - la sperto montras, ke la geknaboj dum la ferioj preferas ferii
al ĉio lernej-simila... Ili lingve spertiĝas dum la diversaj programeroj.
Ĉu vi eble ŝatos partopreni en NR kaj NIS?
Nu, eble ĵetu rigardon al la Facebook-paĝo
https://www.facebook.com/events/701061096672344
Eble iom legu sur http://www.esperantoland.org/nr/index.shtml#nr
Aŭ iom informiĝu ĉe jamaj kaj plurjaraj aliĝintoj pri NR; jen la listo
ĉi-jara http://www.esperantoland.org/nr/partoprenantoj_nr14.php
kaj pasintjara http://www.esperantoland.org/nr/partoprenantoj_nr13.php
ambaŭ kun aĝostatistiko.
Kaj por tuj aliĝi
http://www.esperantoland.org/nr/alighilo.shtml#alighilo
Estu bonvena dum venonta NR kun NIS!
Ĝuu Esperantujon
Lu
--
Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand
Internaciaj ferioj
http://www.esperanto.land
Novjara Renkontiĝo (NR)
Novjara Internacia Semajno (NIS)
Libroservo
Amaskomunikilaj rilatoj
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not
affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for
the content of articles, which is written by their respective authors.