Koncertoj dum Novjara Renkontiĝo en Saarbrücken : Ĵomart kaj Nataŝa, Birke kaj Bertilo

"Lu Wunsch-Rolshoven [email protected] [esper-brit]" <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Organization EsperantoLand
Message-ID <[email protected]>
Saluton!

Proksimiĝas la jarfino kun grandaj paŝoj - kaj antaŭĝojas ni pri 
jarfinaj renkontiĝoj.
Dum la 14-a Novjara Renkontiĝo (NR) en Saarbrücken (kun la 7-a NIS por 
junuloj) estos du koncertoj:

*Ĵomart kaj Nataŝa* estas de pli ol du jardekoj konata duopo en 
Esperantujo; ili koncertis ankaŭ jam en NR. Eble ĉi-foje ilia filino 
Karina kune prezentiĝos.
Jen kelkaj koncertoj de ili:
Koncerto en Germana Esperanto-Kongreso 2013 
https://www.youtube.com/watch?v=5WxwSdT6bTY
Koncerto dum la 96-a Universala Kongreso, Kopenhago, 2011 
https://www.youtube.com/watch?v=sp1XTSb3Yn0
UK 2008, kun Karina https://www.youtube.com/watch?v=opbAvGxJwpk

*Birke kaj Bertilo* kune ekkoncertis antaŭ kelkaj jaroj - per fluto, 
gitaro kaj kantado. Ili prezentis siajn kantojn ekzemple en Arkones kaj 
en SES en Slovakio.
Jen kelkaj kantofilmetoj:
"Lasu min sonĝi" https://www.youtube.com/watch?v=Z8pZmek_jZg
Marvirino https://www.youtube.com/watch?v=8Cuot0glKus
Koncerto https://www.youtube.com/watch?v=6paRo1zSX7U

Do, se vi volas ĝui tiujn koncertojn kaj plurajn dekojn da aliaj 
prezentoj, prelegoj, amuzaj aŭ instruaj vesperoj, promenoj, babilado en 
amika rondo...
tiam venu festi kun ni en Saarbrücken ĉi-jarfine.

*Aliĝis jam 129 homoj* el dekduo da landoj, vidu sur
http://www.esperantoland.org/nr/partoprenantoj_nr14.php

Kaj eble aliĝu baldaŭ - la aktuala limdato de aliĝperiodo estos en 
merkredo...
Jen la aliĝilo, http://esperantoland.org/nr/alighilo.shtml#alighilo

Ni antaŭĝojas vidi vin :-)

Amike

Lu
por la NR-teamo

-- 
Lu Wunsch-Rolshoven

EsperantoLand
Internaciaj ferioj
http://www.esperanto.land

Novjara Renkontiĝo (NR)
Novjara Internacia Semajno (NIS)

Libroservo
Amaskomunikilaj rilatoj
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.