pri informado pri Esperanto
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.britain |
|---|---|
| Message-ID | <CAFxLG=atM4RNC0zNfPdSAbdS_FOisweghS9YBCz9RkgMckSq0A@mail.gmail.com> |
de: Francesco Maurelli [email protected] [komitato-de-uea] < [email protected]> Eble vi memoras ke antau du jaroj ni sendis projektproponon al la brita nacia agentejo por peti monon kadre de la tiama Grundtvig-programo por kelkaj Esperanto-organizoj. Tiam, la projektpropono estis malaprobita. En la pritakso estis amaso da pozitivaj komentoj, kaj praktike la nura negativa komento estis: "la intenco uzi Esperanton kiel laborlingvon de la partnerado estas nekutima kaj pli detala priskribo pri kiel tio funkcius en la praktiko estintus utila" Ja en ĉiuj projektproponoj en kiuj ni laboris, ni neniam kaŝis la uzon de Esperanto, kiam tiu estas efektive uzata. Vi eble memoras ke tiam mi konsultis kelkajn esperantistojn, kaj sendis formalan apelacion. La celo ne estis aprobigi la projektproponon, ĉar ŝanĝoj en la decidoj estas praktike neeblaj, sed estis montri sobre kaj akurate la efektivan funkciadon kaj taugecon de Esperanto kiel laborlingvo - ĉefe por la estonteco. Ni havis tra la jaroj pliajn kontaktojn kun la brita nacia agentejo - ili ankau venis viziti nin en Edinburgo (lau mi ankau surbaze de nia letero, scivolemaj pri brita entrepreno kiu uzis Esperanton), kaj ni tenis personajn kontaktojn kun ili. Kaj laste ni laboris kun ili pro du Grundtvig-partneraj projektoj en kiuj rolis Esperanto-Asocio de Skotlando. La fina pritakso de tiuj lastaj projektoj ĵus alvenis. Evidente ni aparte rimarkigis la rolon de Esperanto en la finaj raportoj. Kaj jen rimarku kio estas skribite en ilia pritakso: *We found the project overall to be very interesting and rewarding. In particular it was good to see the use of Esperanto to create equality in communication across the partnership.* *Ni pritaksas la tutan projekton tre interesa kaj kontentiga. Ĉefe estis bone vidi la uzon de Esperanto por krei egalecon en la komunikado inter la partnereco.* Tio estas neimagebla frazo el angloparolanto - ja via komento al la Esperanto-kritiko la 3an de julio 2013 estis: "atendi ion tian de anglalingvano estas verŝajne". *~~~* *Renato Corsetti 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo tel. +393286315655, +447943137891 [email protected] <[email protected]> <[email protected]>*