dum UK 2016, IIK invitas infan(et)ojn, adoleskulojn, grupojn, helpantojn >> 1a aliĝperiodo !
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.britain |
|---|---|
| Message-ID | <CAJ7TFkzMR+t_8skQjBYusmVXtB8j4ySyrjM9CPZatWuwDV1SOA__3467.71671106598$1450748901$gmane$org@mail.gmail.com> |
Internacia Infana Kongreseto (IIK) okazos norde de Nitro, nur 4 km de UK-ejo, en veterinara lernejo <http://bertosch.free.fr/iik2016/fotoj.htm> kun granda tereno. Ni manĝos en granda salono kaj dormos en 2-3-litaj ĉambroj. Gepatroj de junaj infanoj povas dormi kun siaj infanoj en la sama ĉambro kaj matene veturi per buso <http://bertosch.free.fr/iik2016/fotoj.htm#buso> al UKejo. Ni disponas pri pluraj lokoj por sporto kaj ludoj, ni povas prizorgi diversajn bestojn. La nunaj prezoj estas 180 € por A-lando kaj 130 € por B-lando >> la 1a aliĝperiodo finiĝos baldaŭ. Grupoj, helpantoj kaj pluraj infanoj el sama familo havas rabaton de 15 %. La skipon gvidas hungarino Veronika Acsádi, pri manlaboro zorgos belgino Nicky Janssen, venos koreino Ana Sonĝanta Shin Eunsook por prepari la korean IIKon 2017. Ni serĉas helpantojn, ekz. sportemulo (sportinstruisto), vartist/in/o kaj ĉiun kiu ŝatas infanojn Por kontakto skribu rekte al: infana*.*kongreseto*@*gmail*.*com <[email protected]> Vizitu * Ĉefa paĝo de IIK <http://bertosch.free.fr/iik2016/> kun informoj, prezoj...* Fotoj de la kongresejo <http://bertosch.free.fr/iik2016/fotoj.htm> - Provizora programo <http://bertosch.free.fr/iik2016/programo.htm>- Aliĝilo <http://bertosch.free.fr/iik2016/alighilo.htm> Ĉefa paĝo pri UK <http://uea.org/kongresoj>