esper-brit"googlegroups.com

"Renato Corsetti [email protected] [esper-brit]" <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Message-ID <[email protected]>
/Ĉu vera anglo//(prefere kun normanda deveno) povus traduki al la angla 
//ĉi tiun tekston por la esperantista grupeto, kiu okupi//ĝas pri la 
landaro BRICS? Dankon! Renato//
/
-----------------------------------------


Lingvo por komunikado kaj evoluo en nia landaro: Esperanto

Nia landaro kune havas 40 elcentojn de la monda loĝantaro kaj nia evoluo 
estas tre rapida. Ĝi komencis provizi sin per komunaj instancoj kaj 
iniciatoj.

Se nia landgrupo volas ĉiam pli kunlabori cele al plia evoluo, la 
laŭgrada alpreno de dua neŭtrala komuna lingvo estas io pli facila kaj 
de tuj pli ŝpardona ol la uzo de iliaj ĉefaj lingvoj, kies instruado 
sxargxus la lernejajn sistemojn sen grandaj rezultoj.

Ĝi estas la internacia lingvo Esperanto, kiun Unesko rekomendis al siaj 
ŝtataj membroj, do ankaŭ al nia landaro instrui en la lernejaj sistemoj. 
Nur pro la sinteno de la pli frue potencaj landoj oni ĝis nun malmulte 
atentis tiun rekomendon.

Ĉiu kreskanta interrilato de diverslingva landgrupo implicas kaj 
kreskantajn elspezojn kaj gravajn limigojn de tiuj rilatoj pro la lingva 
diverseco en la koncernataj landoj. Ĉi tiuj problemoj estas solveblaj en 
nehegemonia maniero pere de la dulingveco proponata en komuna neŭtrala 
lingvo. Cetere la movado por internacia neŭtrala lingvo havas longajn 
tradiciojn en niaj landoj.

Niaj progresemaj registaroj de la landaro BRICS estu pli kuraĝaj ol la 
malnovaj fortaj landoj kaj komencu sekvi la rekomendojn de Unesko en ĉi 
tiu kampo survoje al solvo justa, kiu permesas al ĉiu popolo en nia 
landaro resti si mem kaj rilati kun ĉiu alia popolo.

Kontaktoj <[email protected]>


-- 
/Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo/
/tel. +393286315655, +447943137891 [email protected]/


---
Questa e-mail è stata controllata per individuare virus con Avast antivirus.
https://www.avast.com/antivirus
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.