Esperanton oni lernas en Frascati [Fraskati] apud Romo: Itala Kongreso,de Esperanto, 20-27/08/2016

"Renato Corsetti [email protected] [esper-brit]" <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Message-ID <[email protected]>
*********************************************************

INFORMITALE 198
Oficiala inform-servo de Itala Esperanto-Federacio
*********************************************************

Esperanton oni lernas en Frascati [Fraskati] apud Romo: Itala Kongreso
de Esperanto, 20-27/08/2016

Esperanto estas tiel facila lingvo, ke homoj nature parolus ĝin, se
oni ne intervenus perfortante ilin lerni naciajn lingvojn. Tion tute
klare diris Raymond Schwatz, unu el niaj plej bona ŝercistoj. La realo
estas iom alia, sed bonŝance vi povas partopreni la italan kongreson
de Esperanto en Fraskati fine de venonta aŭgusto kaj:

- lern(ig)i Esperanton al viaj nelernemaj familianoj. Estas kursoj en
tri niveloj gvidataj de internacie konataj instruistoj.

- partopreni altnivelajn seminariojn pri instruado de lingvoj en
eŭropaj lernejoj kaj ricevi klarigojn pri ĉiuj ekzistantaj
lernometodoj kaj lernokursoj de Katalin Kovats, la animo de
www.edukado.net .

- dormi de la komenco ĝis la fino en altnivelaj retorikaj paroladoj
(inaŭguro kaj kleraj prelegoj). Prefere sidu en la lastaj vicoj. Vi
rajtas ankaŭ ne dormi.

Sed, se ĉio tia ne sufiĉas, vi povas ekskursi al Romo, esti benata de
la Papo, viziti la marbordon, ktp. Romo finfine estas urbo de
novriĉuloj, ekestinta, kiam Fraskati (tiam nomata Tuskolo) jam estis
grava civiliza centro.

Lasta atentigo: la 31-an de januaro finiĝas la unua periodo de
kotizoj. Iru tuj alhttp://kongreso.esperanto.it kaj aliĝu.

La LKK

*********************************************************
Informitale
Itala Esperanto-Federacio - <[email protected]>
Itala Esperantista Junularo - <[email protected]>
via Villoresi, 38 I-20143 Milano - Tel+fax +39 02 58100857
http://www.esperanto.it/






---
Questa e-mail è stata controllata per individuare virus con Avast antivirus.
https://www.avast.com/antivirus
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.