fino de 1-a alighperiodo de IIK, Internacia Infana-adoleska-junula Kongreseto dum UK

"Berto Ŝuman [email protected] [esper-brit]" <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Message-ID <CAJ7TFkwiue_tYUDdsn9EQY0rCiHXfHh1w8C7c-JVLbR1nhT02g@mail.gmail.com>
UK kaj IIK okazos  de la 23a de julio ĝis 30a de julio 2016  en la slovaka
urbo Nitro.

IIK atendas partoprenantojn de ĉiu aĝo kaj lingva nivelo.
Gepatroj de junaj infanoj povas dormi kun siaj gefiloj en la IIK-ejo kaj
dumtage ĉeesti UKon.
Junuloj povas ĉeesti kiel helpantoj kaj gvidi programerojn.
Lernejaj grupoj povas veni kun sia instruisto.

La IIK-ejo havas proprajn sportejojn kaj ankaŭ bestojn pri kiuj ni rajtas
zorgi.
Ĉiuj dormas en ĉambro kun 2-3 litoj kaj manĝas en granda manĝejo.
Vizitu rete la IIK-ejon <http://bertosch.free.fr/iik2016/fotoj.htm>.
La programo <http://bertosch.free.fr/iik2016/programo.htm> konstruiĝos dum
la sekvaj monatoj.
La unua aliĝperiodo finiĝas fine de februaro, *jen aliĝilo
<http://bertosch.free.fr/iik2016/alighilo.htm>*.


Ĝoje atendas vin Veronika Acsadi kaj la teamo de IIK 2016
Retejo de IIK 2016 <http://bertosch.free.fr/iik2016> -- Retejo de UK 2016
<http://uea.org/kongresoj>






.

.

.



.


.


.



.
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.