Fwd: (landa agado) BET – 52 INVITAS (Mallonga informilo) [2 Attachments]

"Renato Corsetti [email protected] [esper-brit]" <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Message-ID <CAFxLG=abqMng-J9KJ2RZAXgr-U3CaNerQhvdw2MQHoqYiEMRBw@mail.gmail.com>
---------- Forwarded message ----------
From: Renato Corsetti [email protected] [LANDA-AGADO] <
[email protected]>
Date: 2016-02-07 16:17 GMT+01:00
Subject: (landa agado) BET – 52 INVITAS (Mallonga informilo) [2 Attachments]
To: listo 'landa agado' <[email protected]>, listo 'kontinenta
araba' <[email protected]>, listo 'kontinenta sud-europa' <
[email protected]>, listo 'kontinenta asoan' <
[email protected]>, "[email protected]" <
[email protected]>, "[email protected]" <
[email protected]>, "[email protected]" <[email protected]>, "
[email protected]" <[email protected]>




De: Povilas JEGOROVAS <[email protected]>

*LA 52-AJ BALTIAJ ESPERANTO-TAGOJ (BET – 52) INVITAS*



*Litova Esperanto-Asocio afable invitas vin partopreni tradiciajn la 52-ajn
Baltiajn Esperanto-Tagojn (BET-52). La aranĝo okazas sub aŭspicio de
Universala Esperanto-Asocio (UEA).*

*DATO:* La 2-10-an de Julio, 2016. BET okazas ekde 1959 ĉiujare laŭvice en
Latvio, Estonio, Litovio.

*LOKO:* BET-52 okazos en la urbo BIRŠTONAS, kiu situas 40 kilometrojn for
de Kaunas kaj 90 kilometrojn for de la ĉefurbo de Litovio Vilnius, apud la
ĉefa rivero de Litovio Nemunas. Ĝi situas en la centro de la regiona nacia
naturparko, ĉirkaŭita de belegaj pinarbaroj. BIRŠTONAS estas antikva kaj
fama balneologia kuracloko de Litovio, fondita en 1382. La urbo estas
ideala loko por laboro kaj ripozo, ĝi estas facile atingebla buse kaj
automobile. Eblos uzi multegajn (pli ol 50) diversajn kuracajn kaj sanigajn
procedurojn kaj servojn, naĝejon, saŭnon, sportan salonon k.a. BET‑52 havas
subtenon, kunlaboron kaj diversflankan helpon de la urba municipo. La ĉefa
lokalo de BET-52 estas bonege ekipita sanatorio *Versmė*. En BIRŠTONAS jam
okazis BET‑40 en 2004.

*PARTOPRENO:* ni invitas ĉiujn esperantistojn. Speciale ni dezirus vidi
esperantistojn el la landoj ĉirkaŭ la Balta Maro, sed ankaŭ de ĉiuj aliaj
najbaraj kaj pli foraj landoj.

*ANTAŬ KAJ POST BET-52 *estas ebleco laŭ moderaj prezoj aktive ripozi,
plibonigi sian sanon, uzi multegajn sanigajn kaj kuracajn procedurojn kaj
servojn, kuraci sin en unu el tri tre altnivelaj kaj modernaj sanatorioj
kaj kuracejoj de BIRŠTONAS *Versmė*, *Tulpės* kaj *Eglė* aŭ en urbaj
hoteloj, gastejoj, turismejoj kaj ripozejoj.

*ALIĜKOTIZO:*

a) 25 eŭroj por esperantistoj el Estonio, Latvio, Litovio.

b) 35 eŭroj por esperantistoj el ekssovetiaj landoj.

c) 45 eŭroj por esperantistoj el ekssocialismaj eŭropaj landoj.

d) 55 eŭroj por okcidentanoj kaj egaluloj.

*Infanoj, lernantoj kaj studentoj aliĝkotizon ne pagas. Pageblas en ajna
konvertebla valuto. *

*ALIĜO:* eblas aliĝi rete www.esperanto.lt/aligxilo_BET.html . Pri aliaj
aliĝeblecoj legu en retejo de la aranĝo.

*PREZOJ* de loĝado, manĝado, pageblecoj kaj aliaj financaj kaj aliaj
kondiĉoj estas troveblaj en retejo de la aranĝo.

*GRAVE:* Esperantistoj, kiuj grave kontribuos al la programo de la aranĝo
por la loĝado (krom hoteloj) aŭ manĝado laŭelekte ne pagos.

*PROGRAMO:* tradicia, t.e. somera universitato, paroligaj kaj perfektigaj
kursoj, literaturaj aranĝoj, muzikaj kaj artaj vesperoj, debatoj pri
situacio kaj problemoj de Esperanto-movado en baltiaj landoj, tradukista
kurso, pedagogia seminario, seminario de klubestroj kaj aktivuloj, movada
lernejo, sciencteknikaj kaj fakaj aranĝoj, instruado de kantoj, junularaj
aranĝoj, konkursoj, kvizoj, distraj programeroj, ekskursoj, ripozado en
naturo, diskutoj, forumoj, libroservo, diservo, interkona vespero, baza
konatiĝo kun litova lingvo kaj kulturo, ekspozicioj, filmoj kaj lumbildoj,
gazetara konferenco, sportaj ludoj, oficiala malfermo kaj fermo, adiaŭa
vespero.

*ALIAJ GRAVAĴOJ:* Aktualajn informojn pri BET-52 Vi povas trovi en retejo
de BET-52 www.esperanto.lt/board/zboard.php?id=BET52 . Tie Vi trovos plenan
kaj detalan Informilon pri BET-52. Krome, informoj pri BET-52 estas
konstante publikigataj en novaĵretejo *La Balta Ondo* (www.sezonoj.ru),
novaĵretejo *Barelo* (www.barelo.blogspot.com) kaj en la revuo *La Ondo de
Esperanto*.

*KONTAKTADRESO:* p.k. 167, LT-44287 Kaunas, Litovio, Litova
Esperanto-Asocio. Poŝtelefonoj de LEA estas +370-687-12219 ; +370-686-69875.
Telefakso estas: +370-37-228616. Retadresoj de LEA estas: [email protected]
; [email protected] ; [email protected] . Retejo de BET-52 estas
www.esperanto.lt/board/zboard.php?id=BET52 .



*BONVENON AL LITOVIO !*

*~~~*


*Renato Corsetti 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo tel.
+393286315655 <%2B393286315655>, +447943137891 <%2B447943137891>
[email protected] <[email protected]>
<[email protected]>*


View attachments on the web
<https://groups.yahoo.com/neo/groups/LANDA-AGADO/attachments/2133687561;_ylc=X3oDMTJxaWhiYWswBF9TAzk3MzU5NzE0BGdycElkAzEyNTUyMzIEZ3Jwc3BJZAMxNzA1MDA3NzA5BHNlYwNhdHRhY2htZW50BHNsawN2aWV3T25XZWIEc3RpbWUDMTQ1NDg1ODI2Mg-->
------------------------------
Posted by: Renato Corsetti <[email protected]>
------------------------------
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.