INFORMITALE 200 - Kio estas komuna inter Napoleono, Fraskato, Bulonjo-ĉe-maro kaj la Gregoria Kalendaro?
"Ufficio Stampa - Federazione Esperantista Italiana [email protected] [esperantodk]" <[email protected]>
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.denmark,gmane.culture.language.esperanto.britain |
|---|---|
| Message-ID | <CAHVJZBFeyf_xkogRi0xdyHuDfzK8d=D4djK6EVAXOzn459xPhw@mail.gmail.com> |
********************************************************* INFORMITALE 200 Oficiala inform-servo de Itala Esperanto-Federacio Kio estas komuna inter Napoleono, Fraskato, Bulonjo-ĉe-maro kaj la Gregoria Kalendaro? Vi eble ne povas respondi abrupte, sed se vi iom pensos, vi klare komprenos ke en Fraskato okaze de la Itala Kongreso de Esperanto vi ricevos klaran respondon pri tio kaj pri amaso da aliaj respondoj. Rigardu atente http://kongreso.esperanto.it/83/. Vi vidos, ke Humphrey Tonkin festparolos kaj la Papo benos vin, kaj du papoj sufiĉas por vojaĝo al Romo/Fraskato. Vi vidos amason da prelegoj, interalie pri la gregoria kalendaro, sed ankaŭ pri instruado kaj pri lernejoj, pri la Akademio, ktp. Tio aldone al la du seminarioj pri "Instruado de lingvoj en Eŭropaj Lernejoj" de K. Titgat kaj "Didaktikaj helpiloj por instruado kaj lernado de Esperanto" de K. Kovats sufiĉos por ke vi ricevu magistran diplomon. Se tio ne sufiĉas, vi povos ankaŭ aliĝi al KER-ekzamenoj okazantaj tie. Vi vidos ekkursojn kaj vi vidos koncertojn. Kion plian oni volas de la vivo kaj de kongreso? Ni atendas vin. Iru al http://kongreso.esperanto.it/83/informoj.htm kaj aliĝu. Goethe venis eĉ sen kongreso. La LKK ********************************************************* Informitale Itala Esperanto-Federacio - <[email protected]> Itala Esperantista Junularo - <[email protected]> via Villoresi, 38 I-20143 Milano - Tel+fax +39 02 58100857 http://www.esperanto.it/ ------------------------------------ Posted by: Ufficio Stampa - Federazione Esperantista Italiana <[email protected]> ------------------------------------ ------------------------------------ Yahoo Groups Links <*> To visit your group on the web, go to: http://uk.groups.yahoo.com/group/esperantodk/ <*> Your email settings: Individual Email | Traditional <*> To change settings online go to: http://uk.groups.yahoo.com/group/esperantodk/join (Yahoo! ID required) <*> To change settings via email: [email protected] [email protected] <*> To unsubscribe from this group, send an email to: [email protected] <*> Your use of Yahoo Groups is subject to: https://info.yahoo.com/legal/uk/yahoo/utos/en-gb/details.html