INFORMITALE 201 -KER-ekzamenoj: kie? En la itala Esp eranto-kongreso - Frascati/Roma - 20/27 aŭgusto 2016
"Ufficio Stampa - Federazione Esperantista Italiana [email protected] [esper-brit]" <[email protected]>
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.britain,gmane.culture.language.esperanto.denmark |
|---|---|
| Message-ID | <CAHVJZBE7UVFqce+a3H=CZEba2wB4QBodBUCvdQUUTq3P9O47TQ@mail.gmail.com> |
********************************************************* INFORMITALE 201 Oficiala inform-servo de Itala Esperanto-Federacio KER-ekzamenoj: kie? En la itala Esperanto-kongreso - Frascati/Roma - 20/27 aŭgusto 2016 Vi rajtas paroli tiom longe, kiom vi volas, sed en la nuna tempo estas nur unu agnosko de Esperanto kiel lingvo samrajta kiel ĉiuj aliaj lingvoj. Tiu agnosko estas ligita al la ekzamenoj laŭ la Komuna Europa Referenkadro. La atestilojn de KER ankaŭ via lernejestro devos akcepti, ankaŭ via labordonanto. Tiuj oficiale pruvas per ilo leĝe valida, ke vi konas Esperanton je difinita nivelo. Eĉ via bopatrino devos konvinkiĝi en la fino. Kie vi povas ekzameniĝi? En la senstreĉa etoso de Frascati/Romo, sub blua ĉielo kaj meze de antikvaj konstruaĵoj. Tie estos la reĝino de KER, Katali Kováts, kiu aranĝos kaj gvidos la ekzamenon por vi. Se vi ne kredas min bonvolu rigardi http://edukado.net/ekzamenoj/ker/sesio Kaj tie vi trovos la sesion en Frascati. Ĝi okazos en la kadro de la Itala Kongreso de Esperanto, kun inaŭgura parolado de Humphrey Tonkin, lavango da kulturaj programeroj, aŭdienco ĉe la Papo, vizitoj de antikvaĵoj, el kiuj la plej moderna estas la loko en kiu Odiseo restis kelkajn jarojn kun la magiistino Kirke. Venu, ni kaj Odiseo atendas vin. Rigardu la paĝaron http://kongreso.esperanto.it/83/ kaj aliĝu. La LKK ********************************************************* Informitale Itala Esperanto-Federacio - <[email protected]> Itala Esperantista Junularo - <[email protected]> via Villoresi, 38 I-20143 Milano - Tel+fax +39 02 58100857 http://www.esperanto.it/ ------------------------------------ Posted by: Ufficio Stampa - Federazione Esperantista Italiana <[email protected]> ------------------------------------ ------------------------------------ Yahoo Groups Links <*> To visit your group on the web, go to: http://groups.yahoo.com/group/esper-brit/ <*> Your email settings: Individual Email | Traditional <*> To change settings online go to: http://groups.yahoo.com/group/esper-brit/join (Yahoo! ID required) <*> To change settings via email: [email protected] [email protected] <*> To unsubscribe from this group, send an email to: [email protected] <*> Your use of Yahoo Groups is subject to: https://info.yahoo.com/legal/us/yahoo/utos/terms/