Vortoj de Dumviva membro afrika de UEA 1

"Afrika Agado [email protected] [esper-brit]" <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Message-ID <[email protected]>
VORTOJ de DUMVIVA MEMBRO AFRIKA de UEA
======================================
Numero 1
03.06.2016
**************************************


de UEA  ghis UEA
-----------------

UEA estas la unua tutmonda Esperanto-asocio. Post ghi naskighis SAT(Sennacieca Asocio Tutmonda), la Esperanta Civito, MAS (Monda Asembleo Socia) kaj UETA (Unuigho de Esperantistoj en la Tuta Afriko).

Esperantistoj konsistigis la skeleton de tiuj organizajhoj. Tial oni devas membrighi en ili. Decas mencii, ke inter ili UEA estas la plej granda, char havas pli da membroj, pli da financoj, ktp. Speciale pri ghi temos la vortoj de Dumviva Membro Afrika de UEA, char konduto de esperantistoj tra la mondo vere konfuzas homojn. Tial necesas klarigo de membro de plej alta membrokategorio de UEA.

UEA havas:
- Individuajn membrojn.
Chiu alighu mem rekte en UEA. 
- Aligitaj membroj
Temas pri la homoj, kies asocio jam alighis al UEA. Tiuj membroj de la socio povas membrighi tra la asocio, kaj ili estas aligitaj membroj. Tio tute ne eksludas, ke oni ne povas ighi individua membro.
- Dumviva membro estas individua membro, kiu, por alighi, pagas 25-oblon de la kotizo de unu individua membro. Tiaj membroj estas granda subteno de la asocio. Ili faras multon por la progresigo de la asocio.
Estas multaj dumvivaj membroj de UEA tra la mondo, sed kiom ili estas en Afriko ? Tiun demandon respondu oficisto de UEA. Lau ghisnunaj informoj, estas nur unu dumviva membro de UEA en Afriko, kaj tiu trovighas en Togolando, ghuste  tiu membro, kiu nun shatus disponigi siajn pensojn pri sia subteno al UEA. Decas tuj havi ideon de tiu dumviva membro de UEA.

"UEA estas la unua tutmonda esperanto-asocio en la mondo. Post ghi fondighis aliaj. UEA, kiel unuenaskito, devas tre bone okupighi pri siaj fratoj/fratinoj, ke la tuta familio ESPERNTUJO fartu bone. Tiu chi bona farto vere bonege fartigos unue UEA-n mem, kaj poste la aliajn asociojn, kio antauenpushos Esperanton. De Post la prezidanteco de Hector HODLER (Fondinto de UEA) ghis nun, oni rimarkas, ke plejparte de la gvidantoj de la unuenaskinta infano chiam luktas kontrau la aliajn organizajhojn, inter kiuj iuj vere lamas nun. Tiu chi lamado vere nocas ne nur tiun organizajhon, sed la tutan esperantujon, kaj se en la domo estas problemo, ne nur unu domano estas koncernata, sed chiuj. Se Esperanto-organizajhoj havas nun problemon, do jen ankau la aliaj havas, kaj Esperanto suferas de tio. Kion chiuj esperantistoj faru nun, tio estas nenio krom kunighi ech se oni havas diversajn internaciajn esperanto-asociojn. Chiuj asocioj helpu unu la alian kaj la precipa tasko estas la unuenaskito, do de UEA".
EN DIVERSECO ESTAS ANKAU UNUECO
 
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.