aktualajxoj pri la Projekto "Granda Ideumado" - MULTKULTURA VILAGXO ESPERANTO dum monda Festivalo Woodstock

"Renato Corsetti [email protected] [esper-brit]" <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain,gmane.spam.detected
Message-ID <[email protected]>
Gratulojn al Halina pro ŝia granda informprojekto!

renato


Karaj Patronoj/Sponsoroj/Kunlaborantoj,
unue - granda danko pro la donacita al tiu cxi celo mono de UEA - 2000 
eurojn.  Ili estis jam  elspezitaj gxuste por luado kaj instalado de nia 
Vilagxo - 2 grandaj tendoj (5x8 m. x2) kaj tabloj, benkoj, segxoj al ili 
  kaj soldataj faldeblaj litoj por tranoktado de laborteamo. Ni mendis 
ankaux la presadon de la brosxuro "Malkovru Esperanton" en 1000 egz. 
Ankoraux mankas al ni 1600 eurojn, el kiuj decidite estis cx. 600,- 
kovri per nia Centrum Edukacji Miedzykulturowej  (Centro de Interkultura 
Edukado en Nowy Sacz), sed plu mankas 1000,- euroj, necesaj al kosto de 
transporto kaj mendo de reklamaj baneroj, plansxoj, flugfolioj, 
materialoj por gvidi la Lernejeton GONDOLANDO por infanoj, kaj almenaux 
unu varma modesta  mangxo dum cxiu tago por la aktivuloj el laborteamo.
Mi jam zorgis de multaj semajnoj pri privataj sponsoroj, petante ilin 
pri donacoj po 200-500 eurojn, sed tute ne eblas ion ajn atingi pro 
preskaux samtempaj en nia regiono - Mondaj Tagoj de Junularo kun la Papo 
Francesco (almenaux 2 miljonoj da homoj), al kiuj ankaux mankis la 
sxtata mono, do oni esploras privatajn posxojn.  Bedauxrinde - en 
Pollando, la Papo kaj Eklezio estas pli forta ol Esperanto:(  do mi ne 
havis la sxancon.  Mi tre timas k.  nervozigxas  pro tio, cxar restis 
nur unu monato gxis nia vojagxo, kaj la afero ne estas solvita...
Mi sendas al vi la Horaron de la Programo pri aktivecoj en MULTKULTURA 
  VILAGXO  ESPERANTO dum la Festivalo Woodstock 13-16 de julio 2016. Gxi 
estis preparita laux peto de Organizantoj, antaux fino de majo kaj jam 
estos oficiale anoncita de ili. Ankaux la skiza flugfolio pri la evento 
jam havas informon, kie oni povus trovi detalajn informojn pri nia programo.
Kiel vi rimarkos - estis sxangxita nomo de la Vilagxo:  anstataux 
Multgeneracia ni skribas Multkultura, kiu jam tauxgos por multaj, 
venontaj jaroj, kiam ni transdonos la povon al TEJO  kaj PEJ.  Ni forte 
esperas, ke nia sincera engagxigxo  kaj granda laboro por tiu cxi 
projekto, portos eksterordinaran sukceson por nia lingvo kaj E-Movado, 
kaj igxos la plej signifa pasxo en realigado de IDEUMADO - por multaj 
miloj de homoj, precipe junaj, mobilaj kaj ideemaj.
Antaux ni nur trovi solvon pri mankanta monsumo... Cxu iu el vi havas 
konsilon de la solvo?

Amike, esperplene - Halina Komar, gvidantino de la Programo.
MULTKULTURA VILAGXO ESPERANTO - WOODSTOCK 2016 - Programo de Aktivecoj.doc (application/msword, 40.5 KB) - not displayed
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.