Re: (londonaj esperantistoj) Kial londonano volus lerni Esperanton?

"Ian Fantom [email protected] [esper-brit]" <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Message-ID <[email protected]>
Kiel 13-jaragxa knabo mi interesigxis pri Esperanto kaj studis la unuan 
lecionon en auxtobuso survoje hejmen de mia lernejo esence pro intereso 
pri lingvoj, sed ankaux cxar mi vidis la gravecon de lingvolernado por 
bone interkomprenigxi kun niaj najbaroj. Mi dum la pasinta jaro eklernis 
la germanan, kaj la politika graveco de tio ne eskapis min; mi naskigxis 
jxus post la fino de la Dua Mondmilito.

Mi ankaux vidis Esperanton kiel eventualan solvon al la mizera stato de 
lingvolernado en mia lernejo, kaj implice en cxiuj anglaj lernejoj. 
Almenaux, se la infanoj estus studintaj Esperanton duono el ili estus 
kapablaj pri baza konversacio en alia lingvo, anstataux neniuj el ili. 
Mi estis la unua en la historio de la lernejo sukcesi en la finekzameno 
pri la germana lingvo, kaj mi suficxe klare komprenis la problemon.

Nia tuta lernejanaro (cxirkaux 300) jxus cxeestis prelegon pri Esperanto 
de Norman Williams, kiu estis tiutempe lernejestro de lernejo en apuda 
urbo Denton, kie li enkondukis Esperanton al duono de la lernantaro kiel 
lernfaciligan lingvon por la franca. Tio estis lia komenca motivigxo, 
sed poste li konvinkigxis pri la interna ideo. Mi tuj konvinkigxis pri 
la interna ideo dum lia prelego.

Mi aldonu, ke kiam mi estis sesjaragxa mi pensis pri la ebleco de pli 
facila lingvo ol la angla.

Do por mi cxiuj faktoroj ludis rolon. Sed la faktoro kiu igis min aligxi 
al la movado estis la interna ideo. Sen tio Esperanto estus nur flanka 
afero, kiun mi versxajne estus post iom da tempo pli-malpli forgesinta.

En la nuntempa mondo senutilas diri, ke la internacia lingvo devas esti 
pli facila ol la angla, cxar laux percepto de la angloj anglalingvanoj 
ne havas problemon lerni la anglan - kaj ecx se ili havus, malbonsxancon 
al ili!

Por maljunuloj la facilo de Esperanto ja ludus rolon, sed nur por tiuj 
kiuj cxiukaze volas lerni fremdan lingvon. Do tie trovigxas ia malgranda 
merkato.

Sed merkati Esperanton laux la lingvikaj meritoj estas nur ludo, kiu ne 
revivigus la Esperanto-movado. Laux mi la maniero tion fari estas 
klarigi la internan ideon de Esperanto. Tio ne signifas, ke cxiuj lernus 
Esperanton sole pro tio, sed gxi signifas, ke homoj kiuj emas lerni 
facilan lingvon sentus, ke ili faras ion utilan, kaj do ekfarus.

Dum la pasintaj dek jaroj mi diris al homoj, ke kiam la nuntempaj 
militoj estos for, tiam Esperanto komencos havi sencon al la mondo. 
Necesas, ke Esperantistoj mem studu la internan ideon de Esperanto en la 
lumo de la nuna situacio politika kaj milita. La trudo de la angla 
lingvo estas kerna al tiu situacio.

La revivigo de la Esperanto-movado povas sekvi same kiel la revivigo de 
parlamenta demokratio en Britio. La membroj de la Laborpartio ribelis 
kontraux la koterion kiu transprenis la partion kaj metis Tony Blair 
kiel gvidanton, kaj poste cxefministron. Nun Jeremy Corbyn defendas la 
demokration sub akra atako de la novkonservativuloj kiuj enfiltris la 
partion. Jeremy Corbyn estis iam Sekretario de la Esperanta Parlamenta 
Grupo, kiu estis murdita de novkonservativuloj kiuj penetris la landan 
asocion. La Corbyn-revolucio povus farigxi ankaux Esperanto-revolucio.

La celo de nova agado por Esperanto estu gajni subtenantojn, ne 
Esperanto-parolantojn. Tiamaniere ni ankaux gajnus 
Esperanto-parolantojn, sed ni emfazu la subtenon de la interna ideo. Sed 
necesas vortumi en normala lingvajxo, ne la lingvajxo de la deknauxa 
jarcento. Pri tio mi konstante laboradas.

Kore salutas Ian

On 13/07/2016 13:15, 'lowenstein, anna' [email protected] 
[londonaj-esperantistoj] wrote:
> Mi ne plu estas juna londonano, sed iam mi estis, kiam mi lernis
> Esperanton. Mi mem lernis pro intereso pri lingvoj, pli specife pro deziro
> lerni ekstreme facilan, regulan lingvon. Estante tiam 13-jara, mi verŝajne
> estus povinta interesiĝi trovi amikinon eksterlande, sed kelkajn jarojn
> poste verŝajne pli interesus min trovi amikon. Ne forgesu, ke vi adresas
> viajn anoncojn al virinoj, ne nur al viroj.
>
> Mi ne scivolis pri Esperanto pro deziro pri pli justa mondo, ĉar tiu ideo
> estis prezentita al mi nur poste. Sed kiel 13-jarulo sendube mi estus
> aprobinta tion kaj similajn belajn idealojn.
>
> Anna
>
> 2016-07-13 12:55 GMT+01:00 Renato Corsetti [email protected]
> [londonaj-esperantistoj] <[email protected]>:
>
>>
>>
>> Por farata retejo, kiu celas insitigi londonanojn lerni Esperanton, mi
>> petas vin respondi ĉi tiujn demandojn:
>> * Kial juna londonano kun sia komputila telefono povus voli lerni
>> Esperanton? Ĉu pro interesiĝo pri lingvoj, pro interesiĝo pri pli justa
>> mondo, por trovi amikinon eksterlande,.....?
>>
>> * Kial pli nejuna londonano kun aŭ sen komputila telefono povuc voli...ktp
>> kiel supre?
>>
>> La ideoj estos ege utilaj por kompreni per kiuj frazoj instigi ilin.
>>
>> Amike
>>
>> Renato
>>
>> --
>>
>> *~~~*
>> *Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo tel.
>> +393286315655 <%2B393286315655>, +447399273515
>> <%2B447399273515> [email protected] <[email protected]>
>> <[email protected]>*
>>
>>
>>
>
>
>



------------------------------------
Posted by: Ian Fantom <[email protected]>
------------------------------------


------------------------------------

Yahoo Groups Links

<*> To visit your group on the web, go to:
    http://groups.yahoo.com/group/esper-brit/

<*> Your email settings:
    Individual Email | Traditional

<*> To change settings online go to:
    http://groups.yahoo.com/group/esper-brit/join
    (Yahoo! ID required)

<*> To change settings via email:
    [email protected] 
    [email protected]

<*> To unsubscribe from this group, send an email to:
    [email protected]

<*> Your use of Yahoo Groups is subject to:
    https://info.yahoo.com/legal/us/yahoo/utos/terms/
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.