ebleco partopreni en E-aranĝoj
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.britain |
|---|---|
| Message-ID | <CALDkAwfpGcaefcm42kY1fZF6vYGMomq=PR4jWMGT_TjAQM31sQ@mail.gmail.com> |
Saluton! ni havas jenajn eblecojn por du gravaj aranĝoj - eblas havi repagon de la kostoj se vi loĝas en Britio: * La Grupo Esperantista el Verĉelo de la 14a ĝis la 17a de oktobro organizas internacian eventon. Kadre de ĝi ni partoprenos la urban Festo de la Popoloj kaj nia internacia grupo povos tiel bone imbresi la urbanaron. Krome estos programeroj pri trejnado de trejnistoj, bonaj italaj manĝoj kaj ekskursoj tra la urbo kaj la provinco. Se vi interesiĝas partopreni kaj loĝas en Britio, bv. kontakti min plej rapide. Ni povas disponigi unu lokon tiel ke en la urba festo estu internacia esperanto-grupo. * Se vi interesiĝas pri aplikado de Esperanto en scienco kaj teknologio, vi ne maltrafu KAEST http://kaest.ikso.net/ Ĝi okazos en Slovakio en novembro. Ni ĵus havis konfirmon ke ni povas disponigi du lokojn por tiu aranĝo. Se vi loĝas en Britio, kontaktu min kaj ni povas organiziĝi. La vojaĝkostojn, loĝkostojn kaj manĝkostojn povos kovri Kosmo kadre de europa projekto, kaj tiel ni helpas lokan kaj fakan E-agadon. amike, Francesco p.s. mi estas en Kotonua flughaveno (Benino), irante al Istanbulo kaj post tago al Seulo. Se mi ne tuj respondos, estas pro aviadilvojaĝoj. -- Francesco Maurelli ---------------------------------------------- "Amikoj, ne timu konstante pri tio, kion diros la sensence kritikanta kaj grimacanta rutina mondo, sed agu ĉiam tiel, kiel diktas al vi via konscienco kaj koro.", LLZ ------------------------------------ Posted by: Francesco Maurelli <[email protected]> ------------------------------------ ------------------------------------ Yahoo Groups Links <*> To visit your group on the web, go to: http://groups.yahoo.com/group/esper-brit/ <*> Your email settings: Individual Email | Traditional <*> To change settings online go to: http://groups.yahoo.com/group/esper-brit/join (Yahoo! ID required) <*> To change settings via email: [email protected] [email protected] <*> To unsubscribe from this group, send an email to: [email protected] <*> Your use of Yahoo Groups is subject to: https://info.yahoo.com/legal/us/yahoo/utos/terms/