| Newsgroups |
gmane.culture.language.esperanto.britain |
| Message-ID |
<[email protected]> |
=================================================================
Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 661
2016-12-19
=================================================================
PARTOPRENU, SUBTENU LA 46-AN INTERNACIAN INFANAN KONGRESETON
La 46-a Internacia Infana Kongreseto (IIK) okazos de la 22-a ghis 29-a de julio 2017 en Seulo. Bongdo, la IIK-ejo, 10km for de la UK-ejo, estas preta por akcepti la kongresanetojn chirkau naturplena loko.
La temo de la Seula IIK estas Kolora Mondo. Diverslandaj infanoj kaj adoleskantoj amuzighos pere de Esperanto kaj uzos la temon por krei ludojn pri koloraj kulturajhoj, vestoj, manghajhoj, landoj... en plenkolora mondo. Chirkau deko da gvidantoj el 4 landoj aktive preparas richan programon.
Se vi partoprenos en la Seula IIK, vi povos ghui koreajn tradiciajn kulturojn, ghui Esperanton per interesaj metodoj, amikighi kun multaj aziaj geesperantistoj, renkonti kaj Koreion kaj la tutan mondon. Malgrau la vasteco de la tuta areo, inkluzive de granda ghardeno kun promenvojoj, la Junulara Gastejo Bongdo povas akcepti NUR chirkau 55 personojn. Bonvolu urghi vin por alighi al la Seula IIK.
La teamo atendos vin kun varma bonvenigo. Bv. alighi pere de la retejo: bertosch.free.fr/iik2017
Vi povas kontribui al la estonto de nia movado ankau instigante la partoprenon de infanoj/adoleskuloj el nepagipovaj landoj al la IIK, ekzemple per mona donaco al la kongreseto (UEA-konto: Adoptaj Gepatroj) au per aligo de iu konatuleto al la kongreseto.
La respondeculo, Songhanta (SHIN EUN SOOK) salutas vin. Bonvenon en la Seula IIK!
* * * * *
--
/Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo/
/tel. +393286315655, +447399273515 [email protected]/