INFORMITALE 210 La nova ĉina jaro de la koko kaj la itala Esperanto-kongreso atendas vin: http://kongreso.esper anto.it/84/

"Ufficio Stampa - Federazione Esperantista Italiana [email protected] [esper-brit]" <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain,gmane.culture.language.esperanto.denmark
Message-ID <CAHVJZBE0AuDPppjgoo_U4sscoL+8HsSVkHn9SLUp7dfrtiqdkA@mail.gmail.com>
*********************************************************
INFORMITALE 210
Oficiala inform-servo de Itala Esperanto-Federacio


La ĉina nova jaro, de la koko, ekvalidas fine de nia januaro kaj same la
kotizoj de la Itala Kongreso de Esperanto en Heraclea, Policoro, Matera
ŝanĝiĝos nur post la 31-a de januaro 2017.

Do, aliĝu antaŭ tiu dato.

La kongreso okazos en Heraclea (Eraclea en la itala), ĉemara parto de la
urbo Polikoro, en la provinco de Matera de la 26-a de aŭgusto ĝis la 2-a de
septembro.

Ni jam diris multon al vi pri ĉi tiu kongreso, sed ĝis nun mi ne menciis la
muzikajn posttagmezojn kaj vesperojn. La duo Kajto, Nanne Kalma kaj Ankie
van der Meer, kiuj ricevis la kultur-premion FAME, ne nur koncertos por ni
la mardon, sed gvidos tri-posttagmezan labor-grupon pri kantado en
Esperanto.  Temas pri la plej romantika kantgrupo en Esperanto.

Sed, se vi ŝatas seriozan kulturon, vi povos ĉeesti la prelegojn de
Fabrizio Pennacchietti, Maria Butan, Nina Pietuchowka, Hannes Larsson kaj
multaj aliaj.

Se vi ŝatas iri al la maro, sufiĉas, nerimarkite, iri kuŝi sur la apuda
strando, kiam vi ne ekskursas al la multaj vidindaĵoj de la regiono.

Memoru aliĝi antaŭ la 31-a de januaro 2017 kaj ankaŭ ĉinoj estos kontentaj
pri vi.

La LKK

*********************************************************
Informitale
Itala Esperanto-Federacio - <[email protected]>
Itala Esperantista Junularo - <[email protected]>
via Villoresi, 38 I-20143 Milano - Tel+fax +39 02 58100857
http://www.esperanto.it/
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.