INFORMITALE OSMO BULLER en la Itala Esperanto-kongreso, Heraclea, Policoro, 2017-08-26 / 2017-09-02
"Ufficio Stampa - Federazione Esperantista Italiana [email protected] [esper-brit]" <[email protected]>
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.britain,gmane.culture.language.esperanto.denmark |
|---|---|
| Message-ID | <CAHVJZBHax7BBoRvNY+nn=BPcsRhYcvoLpeNpDf=Z4TdShRQD3g@mail.gmail.com> |
********************************************************* INFORMITALE 211 Oficiala inform-servo de Itala Esperanto-Federacio OSMO BULLER en la Itala Esperanto-kongreso, Heraclea, Policoro, 2017-08-26 / 2017-09-02 Osmo Buller, la legenda ghenerala direktoro de UEA dum la pasintaj pluraj jardekoj jhus informis, ke li akceptas gvidi seminarion en la Itala Esperanto-Kongreso, kiu okazos fine de augusto en suda Italujo. Lia seminario rilatos al la kongresa temo: Kulturo kaj komunikado en Europo, en kiu li aparte parolos pri la komunikado de esperantistoj per reta kaj papera gazetaro. Sed, char li estas Osmo Buller, li povos respondi iun ajn demandon kaj trakti iun ajn temon, kiun la partoprenantoj volos levi de "Kiu shtelis la chokoladon de la volontuloj de TEJO dum la kafpauzoj?" al "Chu la nuna UEA marshos al glora estonteco, solvinte kelkajn neproblemojn kiel tiun de la membronombro au de la neaperanta revuo?" Ne maltrafu chi tiun unikan okazon klerighi pri la Esperanto-movado estinta, estanta kaj estonta. Rigradu la ret-paghojn: kongreso.esperanto.it kaj alighu tuj lau la malnovaj tarifoj validaj ghis la fino de januaro. La LKK ********************************************************* Informitale Itala Esperanto-Federacio - <[email protected]> Itala Esperantista Junularo - <[email protected]> via Villoresi, 38 I-20143 Milano - Tel+fax +39 02 58100857 http://www.esperanto.it/