INFORMITALE Atingu per velboato la Italan Esperanto-kongreson 2017 (Heraclea, Policoro, 2017-08-26 / 2017-09-02

"Ufficio Stampa - Federazione Esperantista Italiana [email protected] [esperantodk]" <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.denmark,gmane.culture.language.esperanto.britain
Message-ID <CAHVJZBH4nh3CM2Ox5zLtqORn2zcvE877V6eF9EbjqMJu4ToFPQ@mail.gmail.com>
*********************************************************
INFORMITALE 212
Oficiala inform-servo de Itala Esperanto-Federacio

Velado al Itala Kongreso 2017

Atingu per velboato la Italan Esperanto-kongreson 2017 (Heraclea, Policoro,
2017-08-26 / 2017-09-02)

Karavano al 84a kongreso per 7 taga ŝipvojaĝo sur la Ionia Maro.
Semajno 19-26 Aŭgusto 2017 (antaŭ kongreso).

La "FEI", Itala Esperantista Federacio, organizas veladon por esperantistoj
en la pentrinda Golfo de Taranto (sudorienta Italujo). Ni velados admirante
de la maro la plej tipajn vilaĝetojn de la regiono kaj ĝiajn mirindajn
naturvidindaĵojn.
Velumi estas oportuneco por viziti interesajn lokojn en formo de respondeca
turismo, krom la ebleco interrilatiĝi kun samideanoj kaj ferii kune en
nekutima etoso. La velumantoj, ensorbite de la naturaj elementoj, estas en
strikta kontakto kun la maro, la vento kaj la simpleco; sen bruo, sen
malŝparo, sen urĝo. Estos ŝanco por renkonti novajn geamikojn
esperantistajn ene de la emociiga nekutima kadro de la velkrozado.

La partopreno estas malfermita al ĉiuj, kaj velistoj kaj komencantaj
velistoj.

Ne estas bezonata antaŭa sperto pri velŝipado, tamen ĉiu partoprenanto
havos la eblecon stiri la jaĥton kaj praktiki la velŝipajn manovrojn.

La velkrozado estos didaktika travivaĵo, tamen ne estos kurso de faka
Esperanto pri velado, sed kurso de vel-praktikado en Esperanto. La
jaĥtestro donos al ĉiu partoprenanto ilustritan kajeron pri velŝipaj
manovroj en Esperanto. La jaĥtestro estas sperta itala velisto kaj
velo-instruisto, volontulo, membro de Grupo Esperanto Tigullio, kiu parolas
Esperanton (vidu noton 1 sube).La programo:

Enŝipiĝo sabate 19-08-2017 en Haveno de Policoro je la 12:00 horo aŭ Haveno
de Taranto je la 19:00 horo.
Sabate: albordiĝo al Haveno de Policoro;
Elŝipiĝo sabate 26-08-2017 je la 9:00 horo, nur kvin minutojn distanco for
de la Kongresejo;
Partopreno al la 84-a Itala Kongreso de Esperanto 2017.
Prezo po persono: (difinota) .

1 Kromaj Informoj: Alex Mazzetti [[email protected]]
http://www.nodobandiera.it/attivita/2017/VeladoAlKongreso2017.html
*********************************************************
Informitale
Itala Esperanto-Federacio - <[email protected]>
Itala Esperantista Junularo - <[email protected]>
via Villoresi, 38 I-20143 Milano - Tel+fax +39 02 58100857
http://www.esperanto.it/
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.