KIAL ESPERANTISTOJ FESTU LA INTERNACIAN TAGON DE LA GEPATRA LINGVO?

"Emilio [email protected] [esper-brit]" <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Message-ID <[email protected]>
      KIAL ESPERANTISTOJ FESTU LA INTERNACIAN TAGON DE LA GEPATRA LINGVO?

La 21-an de februaro 1952 la polico pafmortigis en la universitato de 
Dako, ĉefurbo de la hodiaŭa Bangladeŝo (Bengalujo) plurajn 
manifestaciantajn studentojn. Tiuj studentoj manifestaciis por ke oni 
agnosku la ekziston de ilia gepatra lingvo, la bengala (bangla / bn / 
বাংলা ভাষা), kiun oni volis forigi de la universitato favore al lingvo 
"pli granda", parolata de la fortuloj de tiu momento.

Temas pri io, kio ripetiĝas, en diversaj formoj, daŭre tra la tuta mondo 
kaj tra la tuta historio. Ne nur en Bengalujo, sed ankaŭ en pluraj 
eŭropaj landoj, kiel ekzemple en Nederlando, kie la registaro en 2015 
aprobis planojn por laŭgrada fortigo de la pozicio de la angla lingvo en 
la instruado - malfavore al la lokaj gepatraj lingvoj.

Tiuj ne estis unikaj okazaĵoj. Kaj en Bengalujo kaj en Nederlando temas 
pri la sama logiko: /mi estas la fortulo, vi silentu kaj eventuale, se 
vi volas paroli, vi parolu mian lingvon/. Aliflanke kiel lingvistoj 
diras al ni: /Kiam lingvo mortas, ni perdas grandan intelektan riĉecon, 
kvazaŭ oni faligus bombon sur la muzeon Louvre/ (citaĵo de Ken Hale, USA).

Kiel rilatas al ĉio ĉi Esperanto? La du aferoj ja rilatas inter si, ĉar 
la kernaj valoroj de ĉi tiu tago, la multlingveco kaj la rajto de ĉiu 
homo paroli sian gepatran lingvon, estas ankaŭ la valoroj kiujn la 
movado por Esperanto defendas. Ni, la esperantistoj, volas neniun 
lingvon malaperigi, ni volas, ke ĉiuj lingvoj plu ekzistu, en respekto 
de ĉies lingvaj rajtoj, kaj regu lingva justeco. Ĉi-cele de multaj jaroj 
Universala Esperanto-Asocio (UEA) solene kunfestas ĉi tiun tagon, 
interalie por substreki ke Esperanto ne estas eliminanto de lingvoj, 
kiel estas uzataj la lingvoj de grandaj ekonomiaj kaj militistaj potencoj.

UEA invitas ĉiun esperantiston konatiĝi kun la tuta teksto pri la 
Internacia Tago de la Gepatra Lingvo 
tie:http://www.linguistic-rights.org/21-02-2017/eo.html. Prifestu la 
tagon, diskonigu la afiŝon kaj la tradukon de la teksto al la gazetaro 
de via regiono, kaj al viaj Esperantaj kaj ne-Esperantaj amikoj, ekz. 
per sociaj retoj.

Informa Fako de UEA.

Renato Corsetti, Emilio Cid, Vasil Kadifeli, Stefano Keller, Zsófia 
Kóródy kun teamanoj

Afiŝoj: © Peter Oliver/UEA kaj tradukintoj el diversaj landoj.

www.linguistic-rights.org/21-02-2017 
<http://www.linguistic-rights.org/21-02-2017>
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.