Alvoko por labori por Gazetara Kampanjo "Zamenhofjaro"

"Emilio [email protected] [esper-brit]" <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Message-ID <[email protected]>
Alvoko por labori por Gazetara Kampanjo "Zamenhofjaro"

UEA serĉas administrajn helpantojn!

La Estraro de UEA decidis pri speciala gazetara kampanjo okaze de la 
"Zamenhofjaro". La celo estas informi plejeble multajn gazetojn, 
radiostaciojn, televidstaciojn, retpaĝojn aŭ blogojn pri Zamenhof kaj 
Esperanto.

Por tiu tasko UEA serĉas administrajn helpantojn, kiuj kune organizu la 
koncernan kampanjon. Unu el la plej gravaj taskoj estas la kolektado de 
kontaktinformoj de amaskomunikiloj el ĉiuj partoj de la mondo kaj posta 
kontaktado kaj informado al kaj pri la koncernaj amaskomunikiloj.

La koncernaj homoj havu komputilon kaj lerton uzi ĝin, la kapablon 
rapide serĉi kaj esplori la interreton kaj laŭeble rapidan tajp-kapablon 
(ja temas pri registrado de datumoj).

UEA serĉas kaj volontulojn kaj homojn, kiuj pretus labori kontraŭ eta 
honorario. Se vi interesiĝas pri kandidatiĝo, bv. sendi informojn pri vi 
(eta vivresumo, kapabloj, konoj, lingvokonoj, movada historio) 
alzamenhofjaro100@ gmail.com 
<mailto:%3Ca%20rel=%27gmail.com%27%20%20j=%27zamenhofjaro100%27%20class=%27retadreso%27%20title=%27Retletero:%20Alvoko%20por%20labori%20por%20Gazetara%20Kampanjo>"ĝis 
la 14-a de februaro 2017. Bv. mencii kiom da tempo vi planas elspezi pri 
la tasko kaj kiajn rimedojn kaj eventualajn rekompencojn vi bezonus kaj 
kiom ili kostus.
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.