NOVA PAĜARO POR LA ZAMENHOF-JARO

"Emilio [email protected] [esper-brit]" <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Message-ID <[email protected]>
      NOVA PAĜARO POR LA ZAMENHOF-JARO

Per la *Konkurso por paĝaro pri Zamenhof *uea.org/gk/654a1 
<http://uea.org/gk/654a1>UEA havos novan plurlingvan paĝaron. La realigo 
de la paĝaro estos de Guillem Sevilla, magistro pri tipografio, profesia 
reteja dezajnisto kaj enpaĝigisto el Barcelono.

La strukturo de la retejo konsistus el 8 ĉefaj paĝoj:

 1. Hejma paĝo
 2. Vivo de Zamenhof
 3. Verkaro
 4. Fotoj
 5. Filmetoj
 6. Citaĵoj
 7. Idearo
 8. Kontakto/Kolofono

Teknike ĝi ebligos tradukon al pli ol 50 lingvoj, kaj depende de 
volontulaj tradukantoj, ni intencas prezenti la vivon kaj verkon de 
Zamenhof al plej multaj popoloj.


Ni bonvenigas konsilojn, sugestojn, historiajn faktojn kaj fotojn, 
traduk-proponojn al <[email protected]> aŭ en la oficiala forumo 
de UEA http://forumo.esperanto.net/index.php?board=30.0.

La retejo estos preta en la komenco de marto, kaj la tradukado 
komenciĝos tuj poste.

Ni profitas la okazon por rememorigi vin, ke ni bezonos la helpon de 
ĉiuj por disvastigi la retejon kaj kontakti la gazetojn. Bonvolu legi 
ankaŭ nian Alvokon por labori por la Gazetara Kampanjo Zamenhofjaro 
uea.org/gk/668a1 <http://uea.org/gk/668a1>.
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.