Re: INFORMITALE Kio estas komuna inter Platono Kaj Chomsky, kaj kiu kopiis de kiu? (Heraclea, Policoro, 2017-08-26 / 2017-09-02)

"Ufficio Stampa - Federazione Esperantista Italiana [email protected] [esperantodk]" <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.denmark,gmane.culture.language.esperanto.britain
Message-ID <CAHVJZBFds4dv+X+_AsXAZR-rMTwhey8QnVbprsC4zODXPZ701w@mail.gmail.com>
*********************************************************
INFORMITALE 212

Oficiala inform-servo de Itala Esperanto-Federacio

Kio estas komuna inter Platono Kaj Chomsky, kaj kiu kopiis de kiu? Vi
neniam scios la respondon, se vi ne partoprenos la Italan
Esperanto-Kongreson de la 26-a de aŭgusto ĝis la 2-a de septembro ĉi-jare
en Herakleo en la eks-greka parto de Italujo.

Same vi ne havos eblecon vidi la ŝton-kvartalojn de Matera, kiuj estis
deklaritaj de Unesko "heredaĵo de la homaro". Temas pri tutaj kvartaloj de
domo enkavitaj en la rokoj de montoflanko. Ankaŭ la vojoj kaj la preĝejoj
kaj ĉio cetera bezonata estis enkavita en la rokoj.

Kaj vi ankaŭ ne vidos mezepokajn katedralojn kaj monaĥejojn eĉ grek-ritajn,
kaj same vi ne vidos la tiel nomatajn Palatinajn Tabulojn, kiuj estas
restaĵoj de la eksterurba templo de Hera, konstruita en dorika stilo en
jaro 530 antaŭ nia epoko. Tio estas lastatempa afero kompare kun la
ŝtonkonusaj domoj de Alberobello, kiuj estas uzataj ankoraŭ nun kaj kies
konstruado komenciĝis en la bronz-epoko sen mortero.

Cetere, ĉar 2017 estas la zamenhofa jaro, se vi volas aŭdi homon el
Bjalistoko paroli pri Zamenhof, venu al nia kongreso.
Sed kial resti dum la tuta vivo kun malbona memoro pri tio, kion vi
maltrafis.

Simple iru al  http://kongreso.esperanto.it/84/index.htm kaj aliĝu.

La LKK
*********************************************************
Informitale
Itala Esperanto-Federacio - <[email protected]>
Itala Esperantista Junularo - <[email protected]>
via Villoresi, 38 I-20143 Milano - Tel+fax +39 02 58100857
http://www.esperanto.it/
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.