| Newsgroups |
gmane.culture.language.esperanto.britain |
| Organization |
EsperantoLand |
| Message-ID |
<[email protected]> |
(Volonte plusendu al pliaj listoj aŭ al viaj konatoj. Antaŭdankon!)
Saluton!
La Esperanto-Ligo Berlino kunlabore kun Germana Esperanto-Asocio organizas
*Zamenhof-Omaĝon*
okaze de la centa mortotago de Zamenhof (14-a de aprilo),
de vendredo, 21-a, ĝis dimanĉo, 23-a de aprilo 2017
en Berlino
En vendredo posttagmeze okazos *Scienca Simpozio*,
vespere estos *Podia Interparolado* pri *v**ivo kaj verko de Zamenhof*
(ambaŭ en la *Pola Instituto* en Berlino)
Prelegos en la *simpozio* interalie:
- Prof. Dr. Sabine *Fiedler*. Esperanto: aus dem Leben einer
vermeintlich toten Sprache
- Dr. Agnieszka *Jagodzińska*. Zamenhof's response to the 'Jewish Question'
- Dr. Ulrich *Lins*. Der Wandel des Zamenhofbildes
*Podia interparolado* pri vivo kaj verko de Zamenhof (germanlingva) kun
- Dr. Lothar *Quinkenstein*, verkisto, tradukisto kaj literatursciencisto
- Dr. Ulrich *Lins*, historiisto
- Dr. Cyril *Brosch*, lingvisto
(eble aliaj)
En sabato okazos *busa ekskurso* tra Berlino, sperte gvidos *Fritz
Wollenberg* al diversaj lokoj, kiuj havas rilaton al la historio kaj
nuntempo de Esperanto en Berlino.
Vespere estos Festa Vespero kun *koncerto de Georgo Handzlik*, en la
kulturcentro *Danziger50*.
Dimanĉe okazos *Matentagmanĝo* en la restoracio Al Hamra
en la kvartalo Prenzlauer Berg.
La Esperanto-Ligo Berlino kaj Germana Esperanto-Asocio invitas vin ĉiujn
partopreni la omaĝon kaj dankon al Ludoviko Zamenhof.
Informoj kaj aliĝilo
Detalajn informojn bv. trovi sur
http://esperantoland.org/zo/
(Bv. noti: La kunveno ne estas aranĝo de EsperantoLand, ni simple
disponigas la retejon.)
Tie estas ankaŭ aliĝilo kaj (komenca..) listo de jamaj aliĝintoj.
http://www.esperantoland.org/zamenhof-omagho/partoprenantoj_zo.php
Plia informejo troviĝas en *Facebook*
https://www.facebook.com/events/398879513810219/
Tie vi povos interdiskuti kaj informi pri via interesiĝo aŭ intenco veni.
Bv. konscii, ke por vera aliĝo necesas sendi aliĝilon per la supre
indikita paĝo (aŭ per retmesaĝo al mi).
Mi bedaŭras, ke la nuna invito venas nur nun. Mi esperas, ke vi tamen
ŝatos viziti Berlinon kaj komune kun multaj aliaj honorigi la
iniciatinton de nia komuna lingvo. Jen la aliĝilo
http://www.esperantoland.org/zamenhof-omagho/#alighilo
Dezirante al vi multan ĝuon kaj plezuron kun la lingvo de Zamenhof
kaj esperante vidi multajn el vi en Berlino post unu monato
sincere kaj amike
Lu Wunsch-Rolshoven
por la organiza komitato de ELB
Tel. +49 - 30 - 685 58 31
+49 - 173 - 162 90 63