Voĉdonu por Esperanto ĉe la Microsoft-tradukilo

"Lu Wunsch-Rolshoven [email protected] [esper-brit]" <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Organization EsperantoLand
Message-ID <[email protected]>
(Bv. helpi la agadon diskonigante ĝin ankaŭ en pliaj retlistoj, per 
retmesaĝoj kaj en sociaj forumoj kiel Facebook, Ipernity k.a.)

Saluton!

Ĉu vi deziras, ke Esperanto estu aŭtomate tradukata de la 
Microsoft-tradukilo, "Microsoft Translator" - kaj per tio la traduko 
estu ankaŭ disponebla en
*Bing, Skype, Microsoft Office, SharePoint, Yammer, Visual Studio*?

Se jes, petu al Microsoft, ke ili aldonu Esperanton.

https://microsofttranslator.uservoice.com/forums/421776-how-do-i-get-my-language-supported/filters/top?query=Esperanto

Nepre elektu la plej grandan proponon,
"Add Esperanto support. Include Esperanto".
Ĝi aktuale havas 367 voĉojn.
Vi povas voĉdoni ankaŭ por la aliaj Esperanto-proponoj - sed nepre ankaŭ 
por la plej granda!

En januaro, kiam ni komencis la agadon ĉe Facebook, estis 19 voĉoj por 
Esperanto. Nun estas jam pli ol tri cent.
Kiom da voĉoj ni atingos?
Aktuale ni havas la duan lokon, antaŭ nia lingvo estas nur la propono 
pri la sinda lingvo el Pakistano/Hindio; tiu lingvo havas proks. 75 
milionojn da parolantoj...

Vi estas skeptika, ĉu ili vere enkondukos Esperanton, ĉu? Nu, ankaŭ mi 
ne scias. Ĉiukaze ni havas ŝancon sukcesi nur, se ni provas...
La sperto montras: De tempo al tempo ni fakte sukcesas :-)
Kaj ĉiukaze vidos nin multaj el tiuj homoj, kiuj tie proponas alian 
lingvon. Kaj kelkaj homoj ĉe Microsoft konsciiĝos pri Esperanto. Kaj la 
"laboro" por vi estas vere ne granda. Ek, prefere voĉonu tuj!
https://microsofttranslator.uservoice.com/forums/421776-how-do-i-get-my-language-supported/filters/top?query=Esperanto


        La asocio EsperantoLand

Tiu ĉi alvoko estas parto de la agado de la asocio EsperantoLand. La 
celo de nia entuta agado estas
"*Kreskigi Esperantujon*". La nombro de Esperanto-parolantoj kresku, la 
nombro de ofertoj en Esperanto, la nombro de lokoj, kie oni mencias 
Esperanton, la nombro de pozitivaj mencioj pri Esperanto, kiu estas 
grava bazo por la plua kresko de Esperantujo. Ofertoj en Esperanto estu 
disponeblaj en kreskanta nombro de kampoj, tiel ke la 
Esperanto-parolantoj povu pli kaj pli multe uzi kaj utiligi Esperanton.

Dum la pasintaj jardekoj oni povis vidi belan kreskon de Esperantujo, en 
pli kaj pli da kampoj. Kreskis la nombro de la ĉiujaraj novaj kantoj kaj 
la nombro de renkontiĝoj en diversaj partoj de la mondo, kreskis la 
nombro de denaskuloj kaj la nombro de landoj kie vivas kaj aktivas 
Esperanto-parolantoj, kreskis la scienca esplorado pri Esperanto (kaj 
ankaŭ la publikigo en Esperanto pri aliaj fakoj) kaj kreskis ankaŭ la 
videbleco kaj uzebleco de Esperanto en interreto. Plej bone videblas 
aktuale la sukceso de Duolingo, kie verŝajne ĝis la komenco de junio 
estos videbla la nombro de entute unu miliono da (ek)lernantoj; fakte 
Duolingo estas nur la plej sukcesa el eble kvindeko da diversaj 
lingvo-retejoj, kie Esperanto estas jam ofertata. Kaj fine, mi apenaŭ 
aŭdacis kredi, finfine ankaŭ la plimulto de la Esperanto-parolantoj nun 
kredas je tio, kion mi komencis konstati antaŭ dekkvino da jaroj: 
Esperantujo vere kreskas. :-)
Eble iam ni devos ŝanĝeti la devizon de EsperantoLand:
*Plukreskigi Esperantujon!*

Kaj se vi kredas, ke tiu aŭ jena agado por Esperanto aŭ en Esperantujo 
tre gravas, eble eĉ pli ol la nombra kresko: Nu, ĉio funkcias pli bone, 
se ni estas pli multaj kaj se nia agado kreskas kaj kreskas. Tio 
plibonigas ankaŭ la renomon de Esperanto kaj de la Esperanto-komunumo.
Ni daŭrigu la kreskigon, la bazon de nia forto.*
*


        Novjara Renkontiĝo

Plej videbla agado de la asocio estas la Novjara Renkontiĝo (NR), kiu 
dum semajno ĉirkaŭ silvestro kunigas ducenton da homoj. Ofte ĝi estas la 
plej granda Esperanto-renkontiĝo dum la vintra jarduono (en la norda 
hemisfero). Novjara Renkontiĝo estas grava por kunigi la 
Esperanto-parolantojn, por doni al ili komunan kaj kulture riĉan tempon 
de kunestado - kaj NR estas ankaŭ grava kunvenejo por familioj kun 
infanoj, denaskuloj kaj nedenaskuloj. NR ankaŭ montras al la ekstera 
mondo nian lingvon kaj ĝian komunumon - ĵurnalistoj ŝatas eventojn.


        Artikoloj

Aldone mi kiel dungito de EsperantoLand agas en diversaj kampoj por 
subteni la pluan kreskon de Esperantujo. Mi verkas artikolojn pri 
diversaj eventoj - por informi homojn pri la faktaj eblecoj uzi 
Esperanton kaj instigi ilin partopreni. Mi verkas pri gazetaraj rilatoj, 
pri publikaj rilatoj kaj varbado por ebligi al homoj tiukampe kunhelpi. 
Mi prezentas mian opinion pri la organiza strukturo de Esperantujo, kio 
laŭ mi gravas por la celo de plurisma socio de Esperanto-parolantoj. Tiu 
modelo de socio ŝajnas tre sukcesa kaj stabila kaj ĝi ankaŭ bone 
subtenas kreskon.


        Kampanjoj

Krome mi survojigas aŭ subtenas diversajn kampanjojn kiel ekzemple la 
nunan pri Microsoft-tradukilo aŭ antaŭ tri jaroj tiun pri enmeto de 
Esperanto en la oferton de Duolingo (Esperanto bele venkis la voĉdonadon 
kaj kelkajn monatojn poste Duolingo vere decidis enmeti Esperanto-kurson 
kaj survojigi la adaptadon de reta kurso por Esperanto).


        Ekzemple Tatoeba

En julio 2010 mi malkovris la retejon de la multlingva frazaro Tatoeba, 
kie tiam enestis proks. mil Esperanto-frazoj. Mi disvastigis la 
informon, mi iom testis kaj aldonis mem - kaj la nombro de 
Esperanto-frazoj kreskis kaj kreskis kaj kreskis - dank' al multegaj 
fervoraj kunlaborantoj. Tage aldoniĝas tricento da artikoloj. Nun 
Esperanto estas je loko tri, post la angla kaj la turka, kaj havas pli 
ol duonmilionon da frazoj; hodiaŭ estas 529 848 frazoj en Esperanto.
Oni povas uzi la tradukitajn frazojn kiel pli ampleksan vortaron. Ankaŭ 
ĉe Glosbe oni uzas la tradukojn, https://glosbe.com/eo/en/Saluton .
Tiu sukcesego montras, kiom forta la Esperanto-komunumo estas 
intertempe. Ni povas atingi multegon, se ni kunigas nian energion por 
unuopaj indaj projektoj.


        "Unu leciono por ĉiu lernejano"

Iom post iom EsperantoLand survojigas tiun agadon. La ideo estas, ke ĉiu 
lernejano eksciu en almenaŭ unu lerneja leciono informojn pri Esperanto 
kaj ĝia hodiaŭa Esperanto-komunumo kaj ĝia uzebleco. Post tio ĉiu 
lernejano mem decidu, ĉu eble lerni Esperanton. Estos bele aldone havi 
lingvokurson en la lernejo, sed ne necese, ĉar la hodiaŭaj eblecoj en 
interreto tre faciligas la memstaran lernadon de Esperanto. Kiu volas 
kaj havas bazan eduknivelon, tiu povas interrete lerni Esperanton kaj 
ankaŭ plulerni kaj praktiki.

Estas bele, ke dum la pasintaj jaroj jam Germana Esperanto-Asocio kaj 
ankaŭ UEA transprenis la ideon al siaj deklaroj kaj planoj. Ekzistas jam 
okpaĝaj broŝuroj por instruistoj en Esperanto, germana, franca kaj 
angla, vidu ĉe
http://esocom.de/klausfriese/eo-stunde/1%20stunde.html .
Certe ni ĝojos, se vi ŝatos traduki al via lingvo aŭ distribui la ideon 
kaj broŝuron inter instruistoj. Pliaj informoj pri la agado ĉe
http://esperantoland.org/unulecionopriesperanto/

La agado pluiros kun helpo de ILEI kaj multaj aliaj aktivuloj. Aktuale 
la laboro iom paŭzas pro diversaj urĝaj agadoj lige al la Zamenhofa 
memortago en aprilo.


        Via subteno gravas

Esperantujo kreskis elirante de la ideo de unu sola homo. Sed ni 
konsciu, ke la tuto estas neniel imagebla sen la persista kaj konstanta 
laboro de centmiloj da subtenantoj de Esperanto tra la tuta historio. Ni 
ĉiuj iom esprimu nian dankon pro la grandega donaco, kiun Zamenhof donis 
al ni - kaj ni iom kunhelpu en la plua subteno de la kreskigo de 
Esperantujo.

Estos do bele, se vi subtenos ekzemple nun la kampanjon por la 
Microsoft-tradukilo per voĉdonado ĉe
https://microsofttranslator.uservoice.com/forums/421776-how-do-i-get-my-language-supported/filters/top?query=Esperanto

Estos ankaŭ tre bele, se vi ŝatos subteni la ĝeneralan laboron de 
EsperantoLand per subteno de kampanjoj kaj agadoj de ni kaj eble ankaŭ 
per eta donaco. La agadoj kostas iom da mono - kaj ankaŭ la laboro de 
dungito kostas iom; necesas manĝi de tempo al tempo kaj necesas loĝi...

Se vi ŝatos subteni nian agadon kaj tiel aliĝi al la rondo de la Amikoj 
de EsperantoLand, tiam estos afable donaci pere de unu el niaj kontoj:
http://www.esperantoland.org/nr/kondichoj.shtml#kontoj
(kiel celon bv. enmeti "donaco")
Antaŭdankon!


        Grandioza sukceso de Esperanto.


        Ni daŭrigu ĝin!

La Esperanto-parolantoj sukcesis fari el skizo de internacia lingvo 
vivantan lingvon kun tutmonda lingvokomunumo. Ni hodiaŭ donu nian 
kontribuon por plukreskigi tiun lingvokomunumon, per etaj paŝoj en 
diversaj kampoj, laŭ niaj personaj preferoj kaj kapabloj.
Ne estas tute facile krei kaj kreskigi lingvokomunumon, sed la afero tre 
evidente progresas.
Romo ne konstruiĝis en unu tago, oni diras. La ideo de demokratio 
bezonis pli ol du mil jarojn por komenci firme establiĝi. La angla 
lingvo bezonis mil jarojn por komenci forlasi la britajn insulojn.
Ni povas esti tre kontentaj, ke post nura jarcento Esperanto atingis jam 
la nunan staton kaj disvastigitecon: Plej verŝajne unu el la kvindek 
lingvoj plej ofte uzataj en la internacia komunikado. Ni fidoplene plu 
antaŭeniru.

Kaj, ĉu ne, ni atentu ankaŭ etajn detalojn! Voĉdonu ĉe
https://microsofttranslator.uservoice.com/forums/421776-how-do-i-get-my-language-supported/filters/top?query=Esperanto
Multan dankon jam nun!

Amike

Lu

-- 
Lu Wunsch-Rolshoven

Tel. +49 - 30 - 685 58 31
+49 - 173 - 162 90 63

EsperantoLand
Internaciaj ferioj
http://www.esperanto.land

Novjara Renkontiĝo (NR)
Novjara Internacia Semajno (NIS)

Libroservo
Amaskomunikilaj kaj publikaj rilatoj
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.