de: Manfred Westermayer <[email protected]>
Karaj geamikoj,
jen konciza raporto pri nia agado en Liverpool ...
2017-04-06 *AVE partoprenis sukcesplene che la Tutmondaj Verdaj Partioj
- surprizoj*
AVE partoprenis la komunan kongreson de la Tutmondaj kaj de la
kontinentaj federacioj de Verdaj Partioj, kiu okazis 2017-03-29/04-02 en
Liverpool.
Dejhoris 3 AVE-anoj (Manfred, Marteno, Ronaldo) kun forta subteno de 2
lokaj samideanoj Peeter kaj ankau Brendan el Liverpool.
En la program-broshuro trovighas konciza teksto pri Esperanto & Verduloj.
Ni renkontis 3 plurajn samideanojn kiuj aktivas en sialanda Verda Partio
(Sally, Diana kaj Stephanie); krome plurajn kiuj iam eklernis
Esperanton, inter ili Reinhard Bütikofer, MEP.
Do, entute pli ol 10 samideanoj partoprenis kongreson de chirkau 2000
personoj.
Kaj kompreneble ni havis la eblecon informi multajn pri la avantaghoj de
Esperanto servi kiel justa lingvo-ponto. Nur malmultaj diris ke ili tute
perdis la esperon ke Esperanto iam povus servi ghenerale kiel ingvo-ponto.
Kaj pluraj miris kaj stumblis pri la ne-simetria gendra sufikso -in- !
Ni klarigis tion de la historio, kaj ke intertempe evoluighis la lingvo,
ke paralele al -in- ekzistas -ich- ; do, knabo > knabino > knabicho ktp.
Ni informis pri Esperanto pere de inform-tablo kaj -panelo. Sur la panelo:
– informshildo nia emblemo kaj „Asocio de Verduloj Esperantistaj“ &
„Assn. Esperanto Greens“
- la bela afisho en pli ol 100 lingvoj „PACO estas ...“ - tre tauga por
koncize montri kaj vochlegi,
- afisho de la germana „Die Grünen“ el 1984 kiu montras chielarkon kaj
„Atomenergie – Nein Danke!“ en 40 lingvoj, inter ili Esperanton,
- afisho pri 100-jarigho de Esperanto kun la foto de L.L.Zamenhof.
Ni montris verdpartiajn dokumentojn en Esperanto, krome literaturon kiel
Monato, Esperanto (de UEA), lernolibron de Stano Marcek, romanon de
Heinrich Böll, broshuroj pri budhismo, de TEVA, ktp.
Du apartaj surprizoj okazis:
1. Dum kunsido de la Tutmonda Verda Junularo, kie grava lingva problemo
montrighis, Stephanie proponis Esperanton kiel ebla solvo; al kiu
respondis iu alia, ke ja ekzistas inform-tablo pri Esperanto en la
informo-foirejo.
2. Green Left, maldekstra grupo de la Verda Partio en Britio, okaze de
la lasta baloto por la Europa Parlamento disdonis insignon kun la
subskribo „Elekti Verdulojn“ en 8 lingvoj inter ili estis Esperanto !
La kongreso estis tre bone organizita en la bela kaj bone tauga centro
je la Mersey-rivero. Liverpool montras multfacetan bildon kaj survojas
modernighi. La kongresanoj laboris en pluraj plenaraj sesioj kaj multaj
paralelaj kunsidoj, vespere estis kulturaj evenotoj – kompreneble ankau
de la Beatles. Nun ni tradukas la komunan „Deklaron de Liverpool“.
--
/Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo/
/tel. +393286315655, +447399273515 [email protected]/
---
Questa e-mail è stata controllata per individuare virus con Avast antivirus.
https://www.avast.com/antivirus
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not
affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for
the content of articles, which is written by their respective authors.