INFORMITALE 213 Chu vi kapablas naghi? Itala Esperanto-kongreso - Polikoro, Matera - de la 26-a de augusto ghis la dua de septembro 2017

"Ufficio Stampa - Federazione Esperantista Italiana [email protected] [esper-brit]" <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain,gmane.culture.language.esperanto.denmark
Message-ID <CAHVJZBEwYufJeZg2gJR52FfBqEwdTsW-0gSw6Sfk=F8z8wDMQA@mail.gmail.com>
*********************************************************
INFORMITALE 213
Oficiala inform-servo de Itala Esperanto-Federacio

Chu vi kapablas naghi? Itala Esperanto-kongreso - Polikoro, Matera - de la
26-a de augusto ghis la dua de septembro 2017

Se vi kapablus naghi au almenau stiri velboaton, vi povus alveni al la
kongreso kune kun la jahxto, kiu trakrozados la tiel nomatan Golfon de
Taranto, parton de la Jonja Maro inter Italujo kaj Grekujo. Oni esploros la
malgrandajn havenojn kaj la marbordajn urbetojn, lernos stiri velboaton kaj
chefe lernos la terminojn en Esperanto, kiuj estas necesaj por farighi
maristo dum la semajno antau la kongreso (interalie la sonon hh, pro kiu
oni mendis jahhton).
Se vi nek naghas nek boatas, vi povas alveni per la kutimaj verturimedoj
(aviadilo, autobuso, vagonaro, automobilo, ktp.). Vi trovos chiujn indikojn
en http://kongreso.esperanto.it/84/index.htm . Cetere nia kongreso certe
estos la plej granda kongreso en Europo en 2017 kaj la plej interesa por
movaduloj (temoj pri informado kaj revuoj), partneroj (kurso de Esperanto
kaj sunbrunigho che la maro), kleruloj (rilatoj inter Platono kaj
Esperanto), gejunuloj (nokta programo sen ghenaj plenkreskuloj), turistoj
(katedraloj kaj praepokaj arhheologiaj lokoj senfinaj kaj pogrande),
mediteraneanoj (diskutoj pri Esperanto en la sudo de Europo).
Se vi ne kapablas manghi per bastonetoj kaj tial ne iras al Seulo, vi devas
veni al ni. Iru al http://kongreso.esperanto.it/84/index.htm kaj alighu.
La LKK
*********************************************************
Informitale
Itala Esperanto-Federacio - <[email protected]>
Itala Esperantista Junularo - <[email protected]>
via Villoresi, 38 I-20143 Milano - Tel+fax +39 02 58100857
http://www.esperanto.it/
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.