Amikumu lanĉiĝis. De Jarlibro al Horlibro [1 Attachment]

"Lu Wunsch-Rolshoven [email protected] [esper-brit]" <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Organization EsperantoLand
Message-ID <[email protected]>
(Mi ĝojos, se vi plusendos tiun ĉi artikolon al listoj aŭ unuopuloj, 
publikigos ĝin en gazetoj aŭ retpaĝoj, eble redaktos ĝin... Lu 
Wunsch-Rolshoven)


    La socia reto Amikumu lanĉiĝis


      De Jarlibro al "Horlibro"

En sabato, 22-a de aprilo, lanĉiĝis nova socia reto, Amikumu. Ĝi estas 
uzebla per saĝtelefonoj kaj montras la cent plej proksimajn 
Esperanto-parolantojn, kiuj membras en ĝi.


        Jam pli ol tri mil aliĝintoj

Ene de unu semajno aliĝis jam pli ol tri mil homoj el certe almenaŭ 
kvindek landoj. En kelkaj grandaj urboj membras jam pli ol deko da 
Esperanto-parolantoj.


        Kontaktu la retan Esperantujon - aliĝu al Amikumu!

Amikumu donas bonan eblecon por kontakti aliajn Esperanto-parolantojn - 
oni renkontiĝas unue en la reto kaj povas poste interkonsenti pri 
rendevuo eksterrete. Jen nova ebleco por trovi la enretajn 
Esperanto-parolantojn, kun kiuj ĝis nun ne tro facilis eksterreta kontakto.

Por ke tio funkciu, necesas ke ankaŭ la homoj el la tradicia 
Esperanto-komunumo aliĝu al Amikumu kaj prezentu sin tie. Instrukcioj 
kiel fari troviĝas sur https://amikumu.com kaj sube.


        De jarlibro al "horlibro"

En 1908 Hector Hodler lanĉis novan ideon - jarlibron, kiu faciligis 
trovi aliajn Esperanto-parolantojn. La nova ideo, kiun nun realigis 
Chuck Smith kaj Evildea kun sia teamo, 109 jarojn post Hodler, estas 
iusence nova versio de jarlibro. Sed tiun ĉi version ni povas nomi 
"horlibro" (se ne "minutolibro"), ĉar ĝi estas daŭre aktualigata.

Nun vojaĝanto povas kontakti ne nur la lokulojn en ilia hejmo, sed pere 
de Amikumu ankaŭ aliajn vojaĝantojn, kiuj hazarde troviĝas samloke. Kaj 
la lokulo povas vidi, kiu vizitas lian aŭ ŝian urbon.


        Artikoloj ĉe "Libera Folio" kaj "Ondo de Esperanto"

Unuajn impresojn pri la nova oferto vi povas legi ĉe Libera Folio
http://www.liberafolio.org/2017/04/23/amikumu-rapide-ekhavis-pli-ol-mil-novajn-uzantojn/
(kun unua mondmapo de Amikumu-anoj)
kaj ĉe Ondo de Esperanto
http://sezonoj.ru/2017/04/amikumu-4/

Kaj ne forgesu aliĝi al Amikumu por ke la tuta Esperantujo estu videbla 
- al novaj lernantoj, al konversaciemuloj kaj al la tuta mondo.
Konkrete: Iru per via saĝtelefono al la "vendejo" (fakte: distribuejo) 
de saĝtelefonaj aplikaĵoj ("apoj") kaj tie elŝutu la *senkostan* aplikaĵon.

http://sezonoj.ru/wp-content/uploads/2017/04/Amikumu1.jpg 
<https://amikumu.com>

Multan ĝojon kun viaj Esperanto-kontaktoj

Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand kaj GEA

(Mi ĝojos, se vi plusendos tiun ĉi artikolon, publikigos ĝin en gazetoj 
aŭ retpaĝoj, eble redaktos ĝin...)

-- 
Lu Wunsch-Rolshoven

Tel. +49 - 30 - 685 58 31
+49 - 173 - 162 90 63

EsperantoLand
Internaciaj ferioj
http://www.esperanto.land

Novjara Renkontiĝo (NR)
Novjara Internacia Semajno (NIS)

Libroservo
Amaskomunikilaj kaj publikaj rilatoj
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.