Chu via urbo aperas en la mapo de la Zamenhof-jaro ?
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.britain |
|---|---|
| Message-ID | <[email protected]> |
Bonvolu kontroli ĉe nia mapo kaj kalendaro www.gazetaro.org/eventoj ĉu estas evento okazinta/onta aŭ artikolo aperinta pri la Zamenhof-jaro *en via urbo*. Se okazis io, sed tio ankoraŭ ne aperas sur la mapo, bonvolu aldoni ĝin per la formularo, kies ligilo estas ankaŭ en la paĝo www.gazetaro.org/eventoj. Sed, se ankoraŭ *nenio okazis en via urbo*, ne perdu tiun oportunon, kiun la aŭspicio de Unesko portas al nia solenaĵo. *Adaptu *la sugestatan tekston, kiu estas la paĝo www.gazetaro.org/eventoj kaj kontaktu la amaskomunikilojn de via regiono. *La Zamenhof-jaro estas la tuta jaro 2017*. Cetere vizitu ankaŭ la oficialan paĝon pri la Zamenhof-jaro -www.zamenhof.life, kun detala enhavo en Esperanto pri la vivo kaj verko de nia majstro kaj allogaj informoj por ĵurnalistoj en pli ol 30 lingvoj dankon pro via kunlaboro, Emilio Cid Estrarano de UEA pri informado