Tradukado de poemeto al la angla
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.britain |
|---|---|
| Message-ID | <CAFxLG=Y_8eZ+D4VdXFg3OWRnPzmtTPnnpeOnO0Hae9cx5Tqz_A@mail.gmail.com> |
*Kiu povas kaj volas traduki al la angla ĉi tiun poemeton de rumana verkistino?* * La pasintan fojon similan poemon tradukis Marjorie Boulton, do ne temas pri * *malŝatinda tasko. Volontuloj bonvolu sinanonci al mi, [email protected] <[email protected]>, * *por ne fari duoblan laboron.* *Dankon!* *Renato* DOLORO sur sojlo de ploro mi staras mi vane atendas kaj frapas la pordo fermitas mi timas kun buŝo premita silentas senvorte mi staras atendas la larmoj la nigraj ŝtonetoj internen faletas sed dure frapsonas ŝtoneto monteto mi iĝas sur sojlo de ploro oldiĝas -- *~~~* *Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo tel. +393286315655, +447399273515 [email protected] <[email protected]> <[email protected]>*