Helpopeto pri tradukado

"Renato Corsetti [email protected] [esper-brit]" <[email protected]> Thu, 6 Jul 2017 15:12:07 +0100
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Message-ID <CAFxLG=Y=xTdoYwRgS_LdUr0+Ad4f6Hw0dE6JM-qGzpBtW=bXtg@mail.gmail.com>
Eric Lee, ĉefa aktivulo de *Labourstart*, verkis libron pri la eksperimento
farita en la komenco de la 20-aj jaroj de la pasinta jarcento en
Kartvelujo. Tie oni provis kunligi komunismon kun demokratio kaj homa
traktado de la civitanoj.

La libro baldaŭ aperis en la angla. Mi pensas, ke validas diskonigi ĝian
enhavon ankaŭ en Esperanto. Temas pri pli ol 200 paĝoj, kaj do ni povas
sukcesi nur se kuniĝas grupo de tradukemuloj.  Jam ekzistas kelkaj sed plia
helpo estas bezonata. Vi bone konas la anglan kaj Esperanton.

Se vi interesiĝas pri ĉi tiu aventuro, skribu al mi,
[email protected] .

Amike

Renato
-- 

*~~~*
*Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo tel.
+393286315655, +447399273515 [email protected]
<[email protected]> <[email protected]>*