Kunlabore esperantigu la duan numeron de Unesko-Kuriero
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.britain |
|---|---|
| Message-ID | <[email protected]> |
BV disvastigi la anoncon! Estimata Dank' al kortuŝa kunlaboro de 36 tradukintoj kaj provlegintoj en 23 landoj la 1-a (aprilo-junia) numero de Unesko-Kuriero en Esperanto eldoniĝis. http://www.uea.org/aktuale/komunikoj/2017/Unesko-Kuriero-en-Esperanto-eldoniĝis. Nun la 2-a numero (Julio-Septembra) de Unesko-Kuriero en UN-lingvoj estas eldonitaj. Vi povos jam elŝuti ilin ĉe la retejo de UEA https://en.unesco.org/courier/2017-july-september. Se vi deziras esperantigi unu du artikolojn de la nova numero, BV skribi al mi <[email protected]> pri via elekto: la artikoloj, la paĝoj kaj la originalaj lingvoj (de kiuj lingvaj versioj vi tradukos). Mi petas vin komenci la tradukon nur post mia respondo, ĉar via elekto eblus esti samtempe elektita de aliaj. Estas pli bone ke vi proponu du-tri preferajn artikolojn, kaj mi decidu vian taskon. La traduka limdato estas unu du semajnoj post akcepto de la tasko. Trezoro Huang Yinbao, Kunordiganto de Unesko-Kuriero en Esperanto. At 2017-08-03 22:28:50, "Renato Corsetti [email protected] [esper-brit]" <[email protected]> wrote: Aperis hodiaŭ en la blogo de la Brita Biblioteko artikoleto pri Esperanto kaj la Rusa Revolucio. Vi scias, ke ĉi-jare la Brita Biblioteko solene memorigas pri rusa revolucio per plurmonata ekspozicio. Vi povas legi la artikolon ĉi tie: https://shar.es/1TKzSU Grandan dankon al Olga Kerziouk, kiuorganizis la aperigon. Amike Renato ~~~ Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo tel. +393286315655, +447399273515 [email protected]