Kajto-koncerto kvarope dum Novjara Renkontiĝo, ĉi-jarfine en Saarbrücken
"'Louis v. Wunsch-Rolshoven' [email protected] [esper-brit]" <[email protected]> Sun, 17 Sep 2017 16:38:45 +0200
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.britain,gmane.culture.language.esperanto.denmark |
|---|---|
| Organization | EsperantoLand |
| Message-ID | <[email protected]> |
Kajto koncertos kvarope dum NR ĉi-jarfine en Saarbrücken
Kajto kreiĝis antaŭ tridek jaroj, en 1987, kaj ekkoncertis en 1988. Do
la 16-a Novjara Renkontiĝo 2017/18 estas la ideala momento por festi la
tridekjariĝon de la Kajto-naskiĝo. (Jes, intertempe Kajto duobliĝis kaj
ekzistas nun en du teamoj - Nanne kaj Ankie plu sub la nomo "Kajto", dum
Marita, Marian kaj aliaj prezentas sub la nomo "Kapriol' ". Sed por
festi la tridek jarojn - kaj por esti afablaj al la muzik-amanta publiko
:) - ili nuntempe prezentas kvarope.)
La koncerto de Kajto okazos verŝajne la 29-a aŭ 30-a de decembro 2017.
Kutime 150 ĝis 200 partoprenantoj en NR
Ankaŭ ĉi-jarfine ni atendas pli ol 150 partoprenantojn en NR, kio zorgos
pri multaj eblecoj por personaj kontaktoj kaj ankaŭ pri riĉa kaj
multfaceta programo. Aliĝis ĝis nun 83 homoj, inter kiuj 29 infanoj kaj
junuloj ĝis 19 jaroj (por kiuj ekzistas aparta prizorgado en diversaj
grupoj). Du trionoj de la partoprenantoj venas el eksterlando - el
najbaraj landoj kiel Francio, Luksemburgio, Belgio, Nederlando kaj
Svislando, sed ankaŭ el Britio, Kroatio kaj Hungario.
Multfaceta programo
Por la kromaj vesperoj ni planas interalie plian koncerton, teatran
prezenton kaj, kompreneble, silvestran feston. La prelega oferto pli kaj
pli riĉiĝis dum la jaroj. Certe venos ankoraŭ kelkaj pliaj programeroj,
amuzaj kaj seriozaj.
Fino de aliĝperiodo post kelkaj tagoj
Se vi ŝatos reveni al NR aŭ viziti ĝin unuan fojon, ni tre ĝojos
bonvenigi vin. Tiam konsideru aliĝi ĝis venonta merkredo, 20-a de
septembro, kiam finiĝos la nuna aliĝperiodo.
http://esperantoland.org/nr/alighilo.shtml#alighilo
Kelkaj informetoj pri NR troveblas cetere ankaŭ sur nia Facebook-paĝo
https://www.facebook.com/events/243634139464188
Listo de jamaj aliĝintoj
http://esperantoland.org/nr/partoprenantoj_nr16.php
Belan aŭtunon al vi ĉiuj kaj eble ĝis ĉi-jarfine
Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand
por la organizantaro
--
Lu Wunsch-Rolshoven
Tel. +49 - 30 - 685 58 31
+49 - 173 - 162 90 63
EsperantoLand
Por la kreskigo de Esperantujo!
Internaciaj ferioj
http://www.esperanto.land
Novjara Renkontiĝo (NR)
Novjara Internacia Semajno (NIS)
Libroservo
Amaskomunikilaj kaj publikaj rilatoj
por GEA kaj EsperantoLand
Ni tre ĝojas pri via ebla donaco.
Wir freuen uns sehr über Ihre evtl. Spende.
Konto UEA kaj FEL: eold-g
Konten http://www.esperantoland.org/nr/kondichoj.shtml#kontoj