Kreu filmeton "Mi amas Esperanton ĉar ... ". Ĝis 20 sekundoj. Ĝis sabato, 30-a de septembro
"Lu Wunsch-Rolshoven - EsperantoLand [email protected] [esper-brit]" <[email protected]> Mon, 25 Sep 2017 12:36:08 +0200
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.britain |
|---|---|
| Organization | EsperantoLand |
| Message-ID | <[email protected]> |
(Bv. diskonigi kiel eble plej vaste - per retlistoj, Facebook, viaj
amikoj...)
Kreu filmeton (videon)
"Mi amas Esperanton ĉar ... "
Ĝis 20 sekundoj
Horizontala formato
Ĝis sabato, 30-a de septembro 2017
Okaze de la
Eŭropa Tago de Lingvoj
http://edl.ecml.at/record/tabid/3158/language/it-IT/Default.aspx
(Elektu vian lingvon supre)
Kaj post kiam vi alŝutis vian filmeton, bv. alŝuti ĝin ankaŭ ĉe
https://www.facebook.com/events/1650326238325249
Parolu en lingvo laŭ via elekto
La lingvo, en kiu vi parolos, estas libera - vi rajtas paroli en via
lingvo, en Esperanto aŭ en alia lingvo, kiun vi konas. Ŝajne ne estas
limigo pri la nombro de filmetoj, kiujn vi produktos kaj sendos - do
ŝajne vi povos sendi eĉ plurajn filmetojn, en ĉiu el la lingvoj, kiujn
vi regas.
Partopreno de ekster-eŭropanoj ŝajne eblas
En la kondiĉoj ne troveblas indiko, ke la partopreno de homoj ekster
Eŭropo estus neebla. Estas la "Eŭropa Tago de Lingvoj" - la lingvo
Esperanto, kreita en Eŭropo, povas esti ŝatata ankaŭ de ekstereŭropanoj,
ĉu ne? :-)
La alvoko produkti tiajn filmetojn venas de Eŭropa Konsilio, okaze de la
Eŭropa Lingvotago 2017 (mardo, 26-a de sept.).
Kolekti kiel eble plej multajn filmetojn - pri via amo al
Esperanto :-)
Ili skribas, ke ili deziras krei rekordon pri la plej alta nombro de
filmetoj iam ajn kunigitaj rilate al la temo de lingvoj. Ĝis nun ili
kolektis 240 filmetojn...
Ŝajne la kontribuo de ni Esperanto-parolantoj povos helpi al ili havi
signife pli da filmetoj - sed por tio necesas, ke prefere _ĉiu_
Esperanto-parolanto helpu en tiu agado.
Ne ekzistas aĝo-limo - vi bezonas nur saĝtelefonon (kaj eble iom da
teknika helpo...)
Vi amas ankaŭ aliajn lingvojn...
Diru tion en Esperanto!
Eble via koro batas ne nur por Esperanto, sed ankaŭ por via gepatra
lingvo aŭ por alia lingvo kiun vi lernis. Faru plian filmeton pri tio -
kaj tiam parolu en Esperanto! Ankaŭ tiel vi helpos en tiu agado.
Kion elekti kiel fonon?
Se vi ŝatas, elektu belan fonon, belaĵon de via urbo, florojn, belan
afiŝon...
(Sed ne ŝovu pro via elektado la kreon de la filmeto! Sabato, la 30-a
estas *limdato*!)
Eblas kanti, danci, krii, flustri, skribi, desegni, konstrui...
Sed zorgu, ke la mesaĝo, ke vi amas Esperanton, estu tre bone perceptebla.
Ŝajne eblas publikigi la filmetojn ankaŭ aliloke...
Ne troveblas malpermeso pri tio en la reguloj - do eblos publikigi la
filmetojn ĉe Facebook, en youtube kaj aliloke.
Kion ni povos gajni?
Nu, eblos amuziĝi, eblos krei kaj ĝoji pri tio, eblos helpi al Eŭropa
Konsilio atingi altan nombron de filmetoj, eblos montri ke Esperanto
estas parolata kaj ŝatata.
Ŝajne eblos eĉ signife kontribui per Esperanto al ilia agado - la
ĝisnunaj 240 filmetoj ŝajnas nombro, kiun la Esperanto-parolantaro povos
videble levi...
Post kiam vi alŝutis vian filmeton, ne forgesu alŝuti ĝin ankaŭ ĉe
https://www.facebook.com/events/1650326238325249
Multan plezuron al vi ĉiuj,
kaj espereble grandan sukceson por la tuta agado
Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand
Por la kreskigo de Esperantujo!
Internaciaj ferioj
http://www.esperanto.land
Novjara Renkontiĝo (NR)
Novjara Internacia Semajno (NIS)
Libroservo
Amaskomunikilaj kaj publikaj rilatoj
por GEA kaj EsperantoLand
Ni tre ĝojas pri via ebla donaco.
Wir freuen uns sehr über Ihre evtl. Spende.
Konto UEA kaj FEL: eold-g
Konten http://www.esperantoland.org/nr/kondichoj.shtml#kontoj