Datumbazo de varb-materialoj

"Emilio Cid [email protected] [esper-brit]" <[email protected]> Mon, 2 Oct 2017 14:27:04 -0300
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Message-ID <[email protected]>
La estrarano pri Informado*Emilio Cid* havas regulajn ĉiusemajnajn 
kunsidojn kun la la Ĝenerala Direktoro*Veronika Poor* kaj laŭ ŝia 
instigo UEA decidis krei datumbazon de diversspecaj inform- kaj 
varb-materialoj.    La ideo pri tiu datumbazo estis unu el la rekomendoj 
el la Komitataj Forumoj pri Agado en Nitro.

http://uea.org/l/teko/komitataj/rekomendoj_el_la_Forumoj.pdf 
<http://uea.org/l/teko/komitataj/rekomendoj_el_la_Forumoj.pdf>

Teamo kun ĉi tiu estrarano, la Ĝenerala Direktoro, la Ĝenerala 
Sekretario de TEJO *Hoan Tran *(Ĝojo) kaj volontulino en la CO 
*Niccoleta Enache* jam faris kelkajn skajp-kunsidojn por agordi la 
datumbazon.     Ni nun konktatas la verkintojn de tiuj varbiloj por peti 
permeson por re-uzo de tiuj materialoj.   Tiu datumbazo estos tre utila 
por la inform-agado tutmonde, ĉar oni havos tie tre bonajn ideojn por 
tuja utiligado, aŭ ideojn kiel fonton de inspiro.

Tiu datumbazo estas nia unua paŝo survoje al la kreado de modernaj 
afiŝoj en diversaj lingvoj pri Esperanto kaj por  anonci kurson aŭ 
retkurson.

En tiu kontakto ni ankaŭ invitas la kreintojn de la varbiloj al la grupo 
Tutmonda Inform-Reto (TIR) de UEA, kiu celas kunigi la ĉefajn aktivulojn 
pri informado ĉiulande kaj estas ero el la  Strategia Laborplano de UEA 
2013-2017.
https://uea.org/strategio/konsciigo <https://uea.org/strategio/konsciigo>

Ankaŭ *Li Lu *(Lucia), redakciano de Ĉina Radio Internacia, volontulas 
de septembro ĝis decembro en la CO,  helpante pri diversaj taskoj rilate 
al informado kaj speciale por la starigo de ĉi tiu nova reto da informantoj.

En ĉi tiu nova grupo oni povos kundividi spertojn pri informado kaj 
rezultojn atingitajn per diverstipaj varbiloj.
Ĉiu membro de UEA rajtas aliĝi al ĉi tiu grupo sendante malplenan 
mesaĝon al [email protected] 
<mailto:[email protected]>.


dankon

Emilio Cid
Estrarano pri Informado