la respondo(j) de viaj membroj
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.britain |
|---|---|
| Message-ID | <ABB934767B914DE4BDED5F13674602CE@Johannes> |
Beogrado, 25-10-2017
Estimataj listanoj,
La respondperiodo al la enketo "Kion vi atendas de via dissendolisto?" estas fermita.
Entute respondis 104 membroj de jahu-diskutlistoj.
El inter vi unu membro respondis kaj eble tiu respondo,
kvankam vi mem ne partoprenis, interesas vin. Lia/ŝia nomo restas privata.
La sinsekvo de respondoj estas, en kodita formo:
C2 D1 D4 E2 E5 F1 G1 H9 I4 K4
A: retpoŝtadreso ………….
B: nomo de la dissendolisto ………………..
C: Ĉu la speco de mesaĝoj kiujn vi ricevas respondas ĝenerale al la celo de ĉi tiu dissendolisto?
C1 tute
C2 ne tute
C3 tute ne
D: Kio mankas al vi en ĉi tiu dissendolisto?
D1 mesaĝoj
D2 informoj/diskutoj pri la landa movado (se tiu ekzistas)
D3 informoj/diskutoj pri la internacia movado
D4 diskuto pri la lingva problemo en la mondo
D5 informoj pri eblecoj por renkonti aliajn esperantistojn
D6 klara celo/agado, al kiu mi povos eventuale kontribui
D7 informoj pri lingvo kaj/aŭ literaturo
D8 informoj pri individuaj (gravaj) esperantistoj
D9 seriozaj kontribuoj, specife de scienca nivelo
D10 internaj korektoj, ekzemple pro lingvaj eraroj au ne-ĝentileco
E: Kiun utilon havas ĉi tiu dissendolisto por vi?
E1 Neniun
E2 Ĝi tenas min informita.
E3 Mi kontribuas.
E4 Mi kunlaboras kun aliaj al ĝi.
E5 Ĝi donas al mi la senton de aparteneco al la E-movado.
E6 Ĝi estas bona por praktiki legadon.
F: Ĉu vi estas kontenta pri la intervenoj de la mastrumanto(j)?
F1 Li/ŝi/ili ne intervenas.
F2 Mi estas malkontenta pri ili.
F3 Mi estas iom kontenta/Mi ne memoras.
F4 Mi estas kontenta.
G: Ĉu vi ankoraŭ membras aliajn dissendolistojn?
G1 Ne
G2 du ĝis kvin
G3 pli ol kvin
H: Kiun alian specon de dissendolisto vi ŝatus ankoraŭ aboni?
H1 neniun
H2 landan dissendoliston
H3 liston por la regiona (propra lando kaj najbaraj landoj)
H4 dissendoliston pri movada organizo
H5 dissendoliston kiu informas pri la internacia movado
H6 lingvolernigan dissendoliston
H7 liston kun diskutado pri lingvo kaj/aŭ literaturo
H8 fakan dissendoliston
H9 liston pri alia humana movado en Esperanto
H10 liston de laborgrupo
I: Kiu estas via aĝkategorio?
I1 15-25
I2 26-45
I3 46-65
I4 pli ol 65
J: lando
K: Kiom longe jam daŭras via esperantisteco?
K1 malpli ol ses jarojn
K2 6-10 jarojn
K3 11-30 jarojn
K4 pli ol tridek jarojn
Daŭros ankoraŭ du semajnojn antaŭ la publikigo de la raporto kaj konkludo de la rezultoj.
Mi sendos mallongan novaĵon pri tio al kelkaj revuoj kun hiperligilo al la teksto.
Estas antaŭvidate, ke konkludoj pri unuopaj dissendolistoj ne estos tirataj.
Dankon pro la kunlaboro de la respondintoj.
Johan Derks, esploristo
Virusvrij. www.avg.com
---
Deze e-mail is gecontroleerd op virussen door AVG.
http://www.avg.com