MONDMAPO KUN ESPERANTO-ASOCIOJ

"Emilio Cid [email protected] [esper-brit]" <[email protected]> Tue, 31 Oct 2017 18:28:12 -0200
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Message-ID <[email protected]>
      MONDMAPO KUN ESPERANTO-ASOCIOJ

En nia nova paĝo Esperanto.net (ne preta) estas mondmapo kun 
Esperanto-asocioj.

Por teknike agordi ĝin ni uzis malnovan datumbazon kaj pro tio en ĝi 
ankoraŭ mankas informoj pri kelkaj asocioj, aŭ la informoj estas malĝustaj.

Do ni petas, ke vi vizituhttp://esperanto.net/eo/lokaj-organizojkaj 
kontrolu la informon pri via urbo. Vi povas tajpi la nomon de via urbo 
en la kadro aŭ premi la regklavon (CTRL) de via klavaro kaj samtempe 
ruli la centran radeton de via komputila muso por pligrandigi la areon 
serĉatan.

Se vi trovas eraron aŭ mankon en la mapo, bonvolu indiki tion per nia 
formularo:

*http://tinyurl.com/mondmapo*

Dankon

Emilio Cid

Estrarano de UEA pri informado*
*