INFORMITALE 219 Ĉu vi scias, kial vi estas esperant isto? Malkovru tion ĉe la Itala Esperanto-Kongreso, 18/25-0 8-2018

"Ufficio Stampa - Federazione Esperantista Italiana [email protected] [esper-brit]" <[email protected]> Sat, 2 Dec 2017 14:30:43 +0300
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain,gmane.culture.language.esperanto.denmark
Message-ID <CAHVJZBEdVsgk64S=R=ZsbDbbuSLGftH64nEZAdW=nUdY4gWkcw@mail.gmail.com>
*********************************************************
INFORMITALE 219
Oficiala inform-servo de Itala Esperanto-Federacio

Ĉu vi scias, kial vi estas esperantisto? Malkovru tion ĉe la Itala
Esperanto-Kongreso, 18/25-08-2018
Eble vi estas esperantisto, kaj tio estas io bona, sed vi neniam povis
klarigi al vi mem, kial Esperanto estas tiom altira al vi mem kaj al aliaj
esperantistoj. Unu el niaj plej junaj kaj plej grimpantaj penso-majstroj,
Xavier Alcalde, el Barcelono, klarigos al vi ĉion. Li gvidos la ĉefan
seminarion en nia kongreso pri “Malgrandaj komunumoj kaj grandaj valoroj”.
Kvankam juna, li jam doktoriĝis pri politikaj kaj sociaj sciencoj ĉe la
Eŭropa Universitata Instituto en Florenco, esploris pri malarmado, sociaj
movadoj, pacismo kaj la historio de la Esperanto-movado. Li certe povas
klarigi al vi tion, kion vi pensas.
La kongreso, krome, ofertos la kutimajn blokojn kulturan, spektaklan,
turisman, junularan. “Ni donos ĉion krom genio”, kiel diris Kalocsay, sed
vi mem havas la bezonatan genion por ĝui la kongreson.
Sanmarino, la ĉirkaŭa Italujo kun sia maro kaj kasteloj kaj katedraloj kaj
ankaŭ pli lo 200 aliaj esperantistoj atendos vin.

Rigardu la retejon http:\\kongreso.esperanto.it kaj aliĝu.

La LKK

*********************************************************
Informitale
Itala Esperanto-Federacio - <[email protected]>
Itala Esperantista Junularo - <[email protected]>
via Villoresi, 38 I-20143 Milano - Tel+fax +39 02 58100857
http://www.esperanto.it/