INFORMITALE 220 Ĉu ekzistas homoj en aliaj planedoj ? Itala Kongreso de Esperanto, San Marino, 18-25/08/2018
"Ufficio Stampa - Federazione Esperantista Italiana [email protected] [esperantodk]" <[email protected]> Sun, 17 Dec 2017 14:39:36 +0300
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.denmark,gmane.culture.language.esperanto.britain |
|---|---|
| Message-ID | <CAHVJZBF9tm==FNV8HYbf-OUQ_qcpyhr8txGSGZu7CaYPiHJJcA@mail.gmail.com> |
********************************************************* INFORMITALE 220 Oficiala inform-servo de Itala Esperanto-Federacio Ĉu ekzistas homoj en aliaj planedoj? Itala Kongreso de Esperanto, San Marino, 18-25/08/2018 Mi ne scias, sed ankaŭ multaj el vi ne havas klarajn ideojn. Por malkovri la veron, vi devas partopreni la italan kongreson kaj sekvi la kursojn de la Akademio Internacia de la Sciencoj - San Marino. Riguardu ilian nunan programon (kiu pliriĉiĝos) en iu ajn el la laboraj tagoj: 08,30 – 12,30 Salono Titano Akademio Internacia de la Sciencoj : SUS35 La Universitata Semajno de AIS konsistos el pluraj kursoj: - 08,30 – 09,30 kurso pri ĝenerala lingvistiko (prof. Davide Astori) - 09,30 - 10,30 kurso pri Movoj en nia Galaksio (prof. Hans Michael Maitzen) - 10,30 – 11,30 kurso pri Astrobiologio: la eblecoj por vivo ekster-tera (prof. Amri Wandel) Ĉar AIS estas tre ligita al San Marino, ni bezonas amasan studentaron. Helpu nin kaj helpu AIS-n. Interalie, se vi iros al http://kongreso.esperanto.it/85/bonvenon.htm kaj klakos sur 'Aliĝilo', vi vidos ke vi rajtas elekti ankaŭ aliĝilon en papera formo, kiun vi povas trankvile plenskribi, subskribi, kaj poste resendi al [email protected] . La ret-adreso de nia kongreso estas daŭre kongreso.esperanto.it . La LKK ********************************************************* Informitale Itala Esperanto-Federacio - <[email protected]> Itala Esperantista Junularo - <[email protected]> via Villoresi, 38 I-20143 Milano - Tel+fax +39 02 58100857 http://www.esperanto.it/