INFORMITALE 222 Ankaŭ ĉi-jare en Italujo la jaro f iniĝas la 31-a de januaro - http://kongreso.esperanto.it/85 /
"Ufficio Stampa - Federazione Esperantista Italiana [email protected] [esper-brit]" <[email protected]> Mon, 22 Jan 2018 11:10:16 +0300
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.britain,gmane.culture.language.esperanto.denmark |
|---|---|
| Message-ID | <CAHVJZBG9LQOXf8ZNHR8NJghst32mE34FvLmDv68-THxrWL=XnA@mail.gmail.com> |
********************************************************* INFORMITALE 222 Oficiala inform-servo de Itala Esperanto-Federacio Ankaŭ ĉi-jare en Italujo la jaro finiĝas la 31-a de januaro - http://kongreso.esperanto.it/85/ Jam pasintjare ni parolis al vi pri la fakto ke la jaro por aliĝi al la kongreso je rabatita tarifo finiĝas fine de januaro. Do, rapidu, se vi volas aliĝi. Sed kial vi ne volus aliĝi? Vi ne volus aliĝi, se vi ne ŝatas la kantiston Jomo kaj la ceterajn artistojn, kiuj prezentos spektaklojn dum 7 vesperoj. Eble vi ne volas aliĝi, ĉar vi ne ŝatas la bruajn junularajn programojn, ĉar en la itala kongreso estas junulara programo, kiu provas konkureci kun TEJO. Fine vi povus ne voli aliĝi, ĉar la kulturaj programoj estas tro multaj. Bone pri Xavier Alcalde, kiu klarigas pri la valoroj de nia movado. Bone pri AIS, kiu prezentas universitatajn kursojn la tutan semajnon. Sed kial tiom da aliaj prelegoj pri ĉio, de Immanuel Kant al la origino de la homa lingvo fare de konata itala lingvisto-esperantisto de la universitato de Bologna? Nu, vi ne bezonas ĉeesti iun ajn el la prelegoj. Se vi volas, vi rajtas ekskursi ĉiu-tage al Ravenna por vidi la bizancajn mozaikojn, al la maro por bani vin kaj al dekoj da pentraĵoj de Michelangelo aŭ Raffaello, kiu naskiĝis ĝuste en tiu regiono en Urbino. Post la interkona vespero vi estos tute libera. La LKK ********************************************************* Informitale Itala Esperanto-Federacio - <[email protected]> Itala Esperantista Junularo - <[email protected]> via Villoresi, 38 I-20143 Milano - Tel+fax +39 02 58100857 http://www.esperanto.it/ ------------------------------------ Posted by: Ufficio Stampa - Federazione Esperantista Italiana <[email protected]> ------------------------------------ ------------------------------------ Yahoo Groups Links <*> To visit your group on the web, go to: http://groups.yahoo.com/group/esper-brit/ <*> Your email settings: Individual Email | Traditional <*> To change settings online go to: http://groups.yahoo.com/group/esper-brit/join (Yahoo! ID required) <*> To change settings via email: [email protected] [email protected] <*> To unsubscribe from this group, send an email to: [email protected] <*> Your use of Yahoo Groups is subject to: https://info.yahoo.com/legal/us/yahoo/utos/terms/