| Newsgroups |
gmane.culture.language.esperanto.britain |
| Message-ID |
<[email protected]> |
21A DE FEBRUARO 2018 INTERNACIA TAGO DE LA GEPATRA LINGVO
La 21-an de februaro 1952 la polico pafmortigis en la universitato de
Dako (Orienta Banglujo), ĉefurbo de la hodiaŭa Bangladeŝo plurajn
manifestaciantajn studentojn. Tiuj studentoj manifestaciis por ke oni
agnosku la ekziston de ilia gepatra lingvo, la bengala (bangla / bn /
বাংলা ভাষা), kiun oni volis forigi de la universitato favore al lingvo
"pli granda", parolata de la fortuloj de tiu momento.
Je la 17-a de novembro 1999 Unesko proklamis la 21-an de februaro la
Internacia Tago de la Gepatra Lingvo. En 2007 ankaŭ la Ĝenerala Asembleo
de Unuiĝintaj Nacioj (1) alvokis la membroŝtatojn por "Antaŭenpuŝi la
konservadon kaj protektadon de ĉiuj lingvoj uzataj de la popoloj de la
mondo", samtempe deklarante la jaron 2008 Internacia Jaro de Lingvoj.
(2) En 2014 Unesko aperigis en sia retejo ankaŭ Esperanto-lingvan
version de la mesaĝo de la Ĝenerala Direktoro, Irina Bokova. (3)
Kiel rilatas al ĉio ĉi Esperanto? La kernaj valoroj de ĉi tiu tago, la
diverseco kaj la rajto de ĉiu homo paroli sian gepatran lingvon, estas
ankaŭ la valoroj, kiujn la tutmonda movado por Esperanto defendas. Ni,
la esperantistoj, volas neniun lingvon malaperigi, ni volas, ke ĉiuj
lingvoj plu ekzistu, en respekto de ĉies lingvaj rajtoj, kaj regu lingva
justeco en la inter-komunikado. Ĉi-cele, de multaj jaroj, Universala
Esperanto-Asocio (UEA) solene kunfestas ĉi tiun tagon, interalie por
substreki, ke la internacia lingvo Esperanto ne estas eliminanto de
lingvoj, kia estas lingvo de granda ekonomia kaj militista potenco.
Esperanto fakte estas protektilo kontraŭ la malapero de lingvoj, kiel
diris s-ino Vigdís FINNBOGADÓTTIR (prezidento de la Respubliko Islando
inter 1980-1996): "Estas jam tempo ke la diversaj nacioj komprenu, ke
neŭtrala lingvo povus iĝi vera remparo por iliaj kulturoj kontraŭ la
monopolema influo de nur unu aŭ du lingvoj, kiel hodiaŭ tio pli kaj pli
evidentiĝas. Mi sincere esperas, ke Esperanto rapide progresos por helpi
ĉiujn naciojn de la mondo." (4)
Eble iu ankoraŭ demandas: "Kial ĝuste Esperanto?". La kialo estas
simpla. Malantaŭ Esperanto ne estas ŝtatoj, ekonomiaj interesoj,
imperiismaj strebadoj, nek popoloj, kies intereso estus la malaperigo de
aliaj popoloj, ties lingvoj, aŭ akiro de iliaj merkatoj. Malantaŭ
Esperanto estas nur bonvolaj homoj el plej diversaj popoloj, nacioj,
kiuj celas justecon por ĉiuj kulturoj kaj ĉiuj lingvoj, en paco inter
ĉiuj popoloj.
"Plifortigi la rajtojn de la parolantoj de ĉiu lingvo estas la celo, al
kiu esence kontribuas Esperanto." (Prof. Robert Phillipson (5)).
Esperanto estas ilo akcelanta atingon de justa komunikado kaj tiel de
justaj rilatoj inter etnoj, kulturoj, popoloj. "... Mi esperas, ke
Esperanto daŭrigos la plenumadon de tiu duflanka rolo subtenante
diversecon kaj kreante unuecon." (Rita Izsák-Ndiaye, Speciala Raportisto
de UN. (6))
Sekve, la uzo de la ponto-lingvo Esperanto en internacia komunikado
realigas lingvan egalrajtecon kaj helpas ĉiujn pluvivigi sian lingvon.
Ĉi tiu estas la klara mesaĝo, kiun Esperanto-parolantoj el la tuta mondo
volas sendi al ĉiuj tutmonde la 21-an de februaro.
- Ekkonu la internacian lingvon, Esperanton, per www.lernu.net! (7)
Informa Fako de Universala Esperanto-Asocio, UEA (8), Renato Corsetti,
Stefano Keller, Emilio Cid, Vasil Kadifeli, kun teamanoj,
www.linguistic-rights.org/21-02-2018
1) www.un.org/en/events/motherlanguageday
2) 2008 - International Year of Languages | http://www.un.org/en/events/iyl/
3)www.unesco.org/new/en/unesco/events/prizes-and-celebrations/celebrations/international-days/international-mother-language-day-2014
(arĥiva kopio de la Unesko-retpaĝo: PDF)
4)http://www.linguistic-rights.org/uea/Justa_Komunikado_Lingva_Justeco_Vigdis_FINNBOGADOTTIR_prezidento_de_la_Respubliko_Islando_1980_1996.pdf
5)www.linguistic-rights.org/esperanto-125/Dr-Robert-Phillipson-Professor-emeritus-125-years-of-Esperanto.html
- Dr. Tove Skutnabb-Kangas
6)
www.linguistic-rights.org/esperanto-125/Rita-Izsak-UN-independent-expert-on-minority-issues.html
7) www.lernu.net
8) Universala Esperanto-Asocio (UEA) - www.uea.org
Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu http://uea.org/via/retlistoj
---
Este email foi escaneado pelo Avast antivírus.
https://www.avast.com/antivirus
------------------------------------
Posted by: Emilio <[email protected]>
------------------------------------
------------------------------------
Yahoo Groups Links
<*> To visit your group on the web, go to:
http://groups.yahoo.com/group/esper-brit/
<*> Your email settings:
Individual Email | Traditional
<*> To change settings online go to:
http://groups.yahoo.com/group/esper-brit/join
(Yahoo! ID required)
<*> To change settings via email:
[email protected]
[email protected]
<*> To unsubscribe from this group, send an email to:
[email protected]
<*> Your use of Yahoo Groups is subject to:
https://info.yahoo.com/legal/us/yahoo/utos/terms/