"Unu lerneja leciono pri Esperanto" nun ankaŭ en la itala lingvo. Seminario pri la temo en Italio, fine de apri lo 2018

"Lu Wunsch-Rolshoven - EsperantoLand [email protected] [esper-brit]" <[email protected]> Fri, 23 Feb 2018 23:37:16 +0100
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Organization EsperantoLand
Message-ID <[email protected]>
(Bv. plusendi al aliaj retlistoj kaj al viaj konatoj. Grandan dankon!)

Saluton!

Bedaŭrinde la mondo ankoraŭ scias tro malmulte pri Esperanto kaj pri la 
multa kaj diversa uzado de Esperanto en la hodiaŭa tutmonda 
Esperanto-komunumo. Kelkfoje regas eĉ gravaj eraroj pri Esperanto.

Aparte bedaŭrinde estas, ke ĝuste lernantoj, kiuj estas grava celgrupo 
por la Esperanto-lernado, tre ofte nenion scias pri Esperanto. Tial 
antaŭ kelkaj jaroj mi kun kelkaj aliaj komencis survojigi la projekton de


        *"Unu leciono pri Esperanto por ĉiu lernejano"*

La ideo estas, ke instruistoj prezentu unu aŭ eble du aŭ plurajn 
lecionojn pri Esperanto al siaj lernantoj, en la aĝo de proks. dek ĝis 
dek ok jaroj. La formo liberas - povas esti referaĵo de lernanto aŭ 
diskuto aŭ prezento de la instruisto... Ankaŭ la fako liberas - povas 
esti la gepatra lingvo aŭ fremdlingvo aŭ historio aŭ sociaj sciencoj...
Povas esti la kutima instruado aŭ antaŭferia horo aŭ anstataŭa horo aŭ 
projektaj tagoj...

La ideo cetere ne estas, ke la prezenton de Esperanto faru ni 
Esperanto-parolantoj - ni ne havas sufiĉe da homoj por fari tion. La 
ideo estas prefere instigi instruistojn, ke ili mem informiĝu pri 
Esperanto, eble uzu unu el niaj modelaj lecionoj kaj mem prezentu la 
temon. La sperto montras, ke multaj tion sukcesas fari.

En pli posta fazo certe estos bele oferti trejnseminariojn por 
instruistoj, en kiuj ili povos iom lerni Esperanton, iom lerni kiel 
instrui ĝin, iom lerni pri la historio kaj nuntempo de la 
Esperanto-komunumo. Nu, iom poste - aŭ ĉu eble vi jam entuziasmas nun?


        Broŝuro rete elŝutebla

Klaus Friese verkis broŝuron pri tiu propono, kiu estas nun havebla en 
jam ses lingvoj,
Esperanto, angla, franca, germana, turka kaj ekde kelkaj tagoj ankaŭ en 
la itala.
Libere elŝuteblas sur lia retejo
http://esperanto-klaus.de/ .
Serĉu tie pri "lernejoj".


        Bv. plusendi la informon!

Bonvenas kompreneble via subteno per plusendo de tiu ĉi informo.


        Ankoraŭ mankas multaj tradukoj... Ĉu vi konas tradukemulon?

Se vi tradukos la broŝuron en vian lingvon aŭ persvados iun alian, ni eĉ 
pli ĝojos :)


        Esperanto en antaŭlernejoj

Cetere ekzistas ankaŭ broŝuro por la prezento de Esperanto en 
antaŭlernejoj, do antaŭ la sesa vivojaro.


      Seminario en Italio

Fine de aprilo 2018 okazos seminario pri tiu temaro en Italio, en 
Pietrasanta (ĉe la maro, proks. 130 km sudoriente de Ĝenovo), 28-a de 
aprilo ĝis la unua de majo, en kiu ankaŭ mi prelegos. La temo estos


        "Mallonge enkonduki Esperanton en lernejojn"

Prezentos la temon kvino da gvidantoj, zorgos pri la kultura flanko 
kvaro da artistoj, interalie JoMo. Jen la reta prezento kun aliĝilo
http://lingvaseminario.it/gvidantoj.php?L=eo

Amike

Lu Wunsch-Rolshoven

Tel. +49 - 30 - 685 58 31
+49 - 173 - 162 90 63

EsperantoLand
Por la kreskigo de Esperantujo!
Für das Wachstum der Esperanto-Sprachgemeinschaft!

Internaciaj ferioj
http://www.esperanto.land

Novjara Renkontiĝo (NR)
Novjara Internacia Semajno (NIS)

Libroservo - Buchversand
Amaskomunikilaj kaj publikaj rilatoj
Presse- und Öffentlichkeitsarbeit
por/für GEA kaj/und EsperantoLand

Ni tre ĝojas pri via ebla donaco.
Wir freuen uns sehr über Ihre evtl. Spende.
Konto UEA kaj FEL: eold-g
Konten  http://www.esperantoland.org/nr/kondichoj.shtml#kontoj