| Newsgroups |
gmane.culture.language.esperanto.britain |
| Message-ID |
<CAFxLG=beOb7JTM5ea-CpJZFcJz1tGxrBuAsAfL9+WOg18FyB6g@mail.gmail.com> |
=================================================================
Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 729
2018-03-08
=================================================================
INTERNACIA VIRINA TAGO, 8 MARTO 2018
Kiel chiujare Universala Esperanto-Asocio partoprenas kun entuziasmo la
festadon de la Internacia Virina Tago. La Asocio notas, ke multaj virinoj
de la komenco de la pasinta jarcento aktive kontribuis al la movado por
homaj lingvaj rajtoj per Esperanto samtempe kun sia partopreno en la ekesto
kaj kresko de la movado por virinaj rajtoj. La vojo trairita de la du
movadoj estas interplektita, longa kaj impona, ech se ankorau nekompleta.
En la kampo pli proksima al nia agado ni notas ke, lau esploroj de Unesko,
40% el la homoj ankorau ne havas aliron al edukado en lingvo, kiun ili
komprenas, kaj 617 milionoj da infanoj ne atingas minimuman kapablonivelon
pri legado. En tiu grupo knabinoj estas la plej granda parto, kaj nia
movado aparte zorgas pri ili, laueble aranghante alfabetigajn kursojn por
virinoj en lokaj lingvoj, lastatempe en Afriko. Ni intencas daurigi niajn
agadojn en tiu kampo, char ni ankau opinias, ke edukitaj virinoj povas esti
tre potenca faktoro por dauripova evoluo.
Ni ne malatentas la ceterajn taskojn de la movado por virinaj rajtoj en
kampoj kiel egaleco de salajroj kaj protektado de seksa sintrudado.
Samtempe ni konstatas la gravecon de virinoj por la defendado de la
kulturaj identecoj de popoloj malgrandaj, kaj foje ankau grandaj, kiuj
nuntempe trovighas sub premo fare de tutmondigo kun detrua vizagho. La
internacia lingvo Esperanto estas rimedo en la manoj de chiuj homoj, kiuj
deziras alveni al situacio de dialogo inter civilizoj kaj ne de batalado
inter ili. La kontribuo de virinoj al tiuj celoj estas nemalhavebla.
Okaze de la Internacia Virina Tago 2018, UEA sendis la chi-supran mesaghon
al Unuighintaj Nacioj. Pliajn detalojn pri la rilatoj UEA/UN vi trovos che
www.esperantoporun.org.
* * * * *
*~~~*
*Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo tel.
+393286315655, +447399273515 [email protected]
<[email protected]> <[email protected]>*