Franca poezia konkurso malfermita por poemoj en Esperanto: "Poezio tut'libera". Por 15- - 25jaraj junuloj. Limdato 7-a de aprilo

"Lu Wunsch-Rolshoven - EsperantoLand [email protected] [esper-brit]" <[email protected]> Tue, 13 Mar 2018 19:57:14 +0100
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Organization EsperantoLand
Message-ID <[email protected]>
      /"Poezio tut'libera"/


      Franca poezia konkurso malfermita por poemoj en Esperanto
      Rajtas partopreni junuloj inter 15 kaj 25 jaroj el la tuta mondo

La franca poezio-konkurso "Poésie en liberté" malfermiĝis okaze de sia 
20-jariĝo ankaŭ por poemoj en Esperanto. Rajtas partopreni junuloj inter 
15 kaj 25 jaroj. Oni povas partopreni per unu poemo de maksimume 30 
linioj; la formo estas libera. Limdato estas la 7-a de aprilo 2018.


        Limdato: 7-a de aprilo 2018

Oni rajtas samtempe partopreni ankaŭ en la kvar aliaj branĉoj de la 
konkurso - libera poemo, vivi kune, dek vortoj, rajtoj de la infano 
(ĉiuj en la franca)
https://www.poesie-en-liberte.fr/concours/

La detala priskribo, ĉefe kiel sendi la poemon, troviĝas en Esperanto sur
https://www.formulaire-poesie.fr/index.php/prix-esperanto
Tie oni povas ankaŭ enmeti kaj sendi la poemon.


        Ekzempla poemo en Esperanto

Por montri al la publiko, kiel aspektas poemo en Esperanto, jen troviĝas 
poemo de Johan Valano kun traduko en la franca
https://www.poesie-en-liberte.fr/poeme-esperanto-traduit-francais/

Jen franclingva prezento de Esperanto
https://www.poesie-en-liberte.fr/pourquoi-lesperanto/


        Subtenata de francaj ministerioj

La konkurson subtenas - supozeble kiel ĉiun jaron - pluraj francaj 
ministerioj, ankaŭ la ministerio pri nacia edukado. Ankaŭ sur ties paĝoj 
troviĝas la mencio de Esperanto.
http://www.education.gouv.fr/cid58834/prix-poesie-en-liberte.html

Pliaj informoj ĉe Esperanto-Francio
https://esperanto-france.org/?lang=eo


        Aldona premio: Rabato ĉe NIS / NR

La asocio EsperantoLand ofertas aldonan premion al la gajninto de la 
premio Esperanto:
Rabato de cent eŭroj por Novjara Internacia Semajno/Novjara Renkontiĝo 
(NIS/NR). (Se tio ne konvenas, eblos ankaŭ sendi librojn el nia oferto 
aŭ, per kvindek eŭroj, subteni partoprenon en alia renkontiĝo.)


Lu Wunsch-Rolshoven

Tel. +49 - 30 - 685 58 31
+49 - 173 - 162 90 63

EsperantoLand
Por la kreskigo de Esperantujo!
Für das Wachstum der Esperanto-Sprachgemeinschaft!

Internaciaj ferioj
http://www.esperanto.land

Novjara Renkontiĝo (NR)
Novjara Internacia Semajno (NIS)

Libroservo - Buchversand
Amaskomunikilaj kaj publikaj rilatoj
Presse- und Öffentlichkeitsarbeit
por/für GEA kaj/und EsperantoLand

Ni tre ĝojas pri via ebla donaco.
Wir freuen uns sehr über Ihre evtl. Spende.
Konto UEA kaj FEL: eold-g
Konten  http://www.esperantoland.org/nr/kondichoj.shtml#kontoj