Kampanjo por informi pri Esperanto en la junulara festivalo Woodstock 2018

"Emilio [email protected] [esper-brit]" <[email protected]> Sun, 15 Apr 2018 17:34:08 -0300
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Message-ID <[email protected]>
KAMPANJO POR INFORMI PRI ESPERANTO EN LA JUNULARA FESTIVALO WOODSTOCK 2018

UEA kaj la Eŭropa Komisiono de UEA petas vian helpon: Helpu nin kolekti 
€ 4 500 por realigi Esperantan agadon en aŭgusto 2018, dum la junulara 
festivalo Woodstock. Al ĉiuj 2 € donacotaj, UEA aldonos 1 € el propra 
buĝeto, tiel ke organizantoj ricevos entute la sumon de € 4500, almenaŭ. 
Vi povas sendi vian donacon al UEA konto "Informado", aldonante kiel 
celon: "por Woodstock" https://uea.org/alighoj/donacoj

Woodstock estas mondfama kultura festivalo, kie partoprenos pli ol 600 
000 junuloj inter la 2-a kaj 4-a de aŭgusto 2018. Filmeton kaj pliajn 
informojn vi trovos ĉe www.gazetaro.org/woodstock 
<http://www.gazetaro.org/woodstock>



---
Este email foi escaneado pelo Avast antivírus.
https://www.avast.com/antivirus