INFORMITALE 226 - Vi ankoraŭ ne aliĝis al la Kongr eso de Esperanto en Italujo, ĉar vi ne legis la paĝon pri la ekskursoj.

"Ufficio Stampa - Federazione Esperantista Italiana [email protected] [esperantodk]" <[email protected]> Thu, 19 Apr 2018 07:54:38 +0300
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.denmark,gmane.culture.language.esperanto.britain
Message-ID <CAHVJZBFjc79V3KDy1Do_3VFEai0uz9PufOrRNxJTSyH7VTohPQ@mail.gmail.com>
*********************************************************
INFORMITALE 226
Oficiala inform-servo de Itala Esperanto-Federacio

Vi certe ne legis la paĝon
http://kongreso.esperanto.it/85/ekskursoj.htm en la paĝaro de la
Kongreso de Esperanto en Italujo, okazonta en San Marino de la 18-a
ĝis la 25-a de aŭgusto 2018.

Se vi estus leginta ĝin, vi scius, ke San Leo estas la plej bela
vilaĝo de Italujo.

Tion ne diras ni sed fakaj fakuloj. Aparta ekskurso portos vin tien,
kie vi povos promenti tra ĝiaj stratetoj kaj viziti la nekonkerebla
fortikaĵon de la 15-a jarcento.

Sed San Leo estas nur unu el la ekskursoj. Vi povos ankaŭ travivi
viziton al la urbo de Raffaello (jes, tiu de la Vatikanaj Muzeoj),
Urbino, kaj survoje viziti pogrande katedralojn, kastelojn kaj
renesancajn pentraĵojn.

Kaj se vi ankoraŭ volas viziti ion, jen San Marino mem en sia mezepoka
gloro. Ne hazarde Unesko deklaris ĝin “Havaĵo de la homaro”. La plej
antikva respubliko de la mondo kapablis adapti siajn antikvajn
strukturojn por ke ili funkciu ankoraŭ nuntempe. Certe ne plu estas
arbalestistoj, sed la Granda kaj Ĝenerala Konsilantaro estas la nuna
Parlamento kaj la “regantaj kapitanoj” estas duoblaj ŝtatestroj, kiuj
oficas nur dum 6 monatoj kaj apartenas al malsamaj partioj, por ke unu
kontrolu la alian.

Sed eble vi enuas pro ĉiuj ĉi tiuj mezepokaĵoj kaj preferas la vere
antikvan historion. Bone. Bonvolu  partopreni la viziton al  Ravenna,
la urbo de la mozaikoj, kun vizito de la monumentoj de la epoko de
Romo, kiel la Maŭzoleo de Galla Placidia (5a jc.) la Baptejo de la
Ortodoksuloj (5a jc.) sekvata de vizito de la plej karaj lokoj por la
ostrogota reĝo Teodoriko, lia fama Maŭzoleo, baziliko de
sant’Apollinare Nuovo, la Baptejo de la Ariani (fine de la 5a –
komence de la 6a jc.), ĝis la mirindaĵoj de la bizanca epoko kiel la
bazilikoj de San Vitale kaj Sant’Apollinare in Classe (6a jc.).

Vi ankaŭ rajtos simple iri al la adriatika marbordo kaj bani vin. Ni
helpos vin per ekskursoj kun tiu celo.

Simple iru al la paĝo http://kongreso.esperanto.it/85/modulo.htm kaj
komencu bani vin en historion per aliĝo. Ni atendas vin.

La LKK
*********************************************************
Informitale
Itala Esperanto-Federacio - <[email protected]>
Itala Esperantista Junularo - <[email protected]>
via Villoresi, 38 I-20143 Milano - Tel+fax +39 02 58100857
http://www.esperanto.it/


------------------------------------
Posted by: Ufficio Stampa - Federazione Esperantista Italiana <[email protected]>
------------------------------------



------------------------------------

Yahoo Groups Links

<*> To visit your group on the web, go to:
    http://uk.groups.yahoo.com/group/esperantodk/

<*> Your email settings:
    Individual Email | Traditional

<*> To change settings online go to:
    http://uk.groups.yahoo.com/group/esperantodk/join
    (Yahoo! ID required)

<*> To change settings via email:
    [email protected] 
    [email protected]

<*> To unsubscribe from this group, send an email to:
    [email protected]

<*> Your use of Yahoo Groups is subject to:
    https://info.yahoo.com/legal/uk/yahoo/utos/en-gb/details.html