ALVOKO POR FILMI LA 103-AN UK

"Emilio [email protected] [esper-brit]" <[email protected]> Wed, 4 Jul 2018 10:10:04 -0300
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Message-ID <[email protected]>
UEA serĉas esperantistojn, kiuj interesiĝas pri la filmado de la 103-a UK.

La koncernaj homoj havu bonan filmilon kaj mikrofonon, lerton uzi ĝin, 
kapablon intervjui homojn kaj redakti filmojn. UEA provizos akreditadon 
de ĵurnalisto kaj aliron al ĉiuj eventoj al limigita nombro de filmistoj.

Se vi interesiĝas pri tiu volontula agado, bonvolu sendi informojn pri 
vi (eta vivresumo, kapabloj, konoj, lingvokonoj, movada historio, modelo 
de via filmilo kaj ligilo al viaj faritaj filmoj aŭ iliaj referencoj) al 
[email protected] ĝis la 16-a de julio 2018. Bonvolu mencii kiom da 
tempo vi planas elspezi por la tasko, viajn ideojn pri la filmado kaj 
kiajn rimedojn vi bezonus (elektron, interreton, ktp).






---
Este email foi escaneado pelo Avast antivírus.
https://www.avast.com/antivirus