ESPERANTO-TAGO 2018 - 26 JULIO 2018
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.britain |
|---|---|
| Message-ID | <[email protected]> |
ESPERANTO-TAGO 2018 - 26 JULIO 2018
Internaciaj Organizaĵoj kreis tagojn por ĉiuj gravaj problemoj de la
homaro, sed ankoraŭ ne por Esperanto. Bonŝance, esperantistoj jam de
jaroj elpensis festi la Tagon de Esperanto la 26-an de julio ĉiujare.
Temas pri la dato en kiu aperis la Unua Libro de Esperanto.
La festo okazas ankaŭ ĉi-jare. Ĝi estas festotago en kiu esperantistoj
klopodas konigi Esperanton al neesperantistoj. Ekzistas materialoj,
afiŝoj kaj tekstoj nacilingvaj, utiligeblaj por informi pri la Tago kaj
pri Esperanto. Vi povas elŝuti ilin el la reta paĝo:
www.linguistic-rights.org/esperanto-tago
<http://www.linguistic-rights.org/esperanto-tago>. Tiuj materialoj estis
kreitaj de labor-grupeto kunlaboranta kun la estrarano pri informado de UEA.
Bonvolu elŝuti tiujn materialojn kaj informi per ili la neesperantistojn
en via medio.
Se la afiŝo kaj la klariga teksto pri tiu tago ne ekzistas vialingve en
la retpaĝo, bonvolu traduki la necesajn frazojn, tekstojn. La tradukan
laborfolion vi ricevos sendinte vian kunlaborintencon al la adreso
[email protected].
Vi povas mencii ankaŭ pri la UK en Lisbono, kie oni diskutos pri
tutmondiĝo, kaj pri la partopreno de samlandano via en la UK, jen
sugestata teksto: www.gazetaro.org/2018 <http://www.gazetaro.org/2018>.
Laŭgrade ni konvinkos ankaŭ la internaciajn organizaĵojn oficialigi tiun
tagon, kiel tagon de lingva justeco kaj sekve de justaj interrilatoj de
kulturoj kaj etnoj.
Kontakto: [email protected]